Kvartala sceno
Kelkaj legantoj de ĉi tiu blogo, precipe eksterlandaj, ŝatas rigardi fotojn pri mia urbo Medellín. Jen hodiaŭ mi faras etan fotoblogaĵon: temas pri ofta sceno en kvartalo Belén, proksima al mia nuna domo, el -kiel jam rakontite- mi translokiĝos post unu aŭ du semajnoj. ↓ |
Preĝejaj turoj en la malproksimo ↑, taksio maldekstre, strataj frukto-vendistoj dekstre fronte de butiko pri ŝuoj ... |
Etiquetas: miaj travivaĵoj
0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home