2006-01-07

Translokiĝo de mia loĝejo

Nuntempe en mia hejmo ni estas okupataj pri la pretigo de nia translokiĝo: Ni iros el nia nuna domo kiu situas ĉe stratangulo al apartamento en konstruaĵo en proksima kvartalo en la sama urbo. La konstruaĵo enhavas 21 apartamentojn. Por mi estos nova travivaĵo loĝi en konstruaĵo en komunumo de apartamentloĝantoj. Ekde mia infanaĝo mi ĉiam loĝadis en domoj. Tamen, por mia edzino tio estos reveni al kutimaĵo: antaŭ nia geedziĝo -15 jarojn antaŭe- ŝi loĝadis en apartamento. Ni kalkulas ke ni ekloĝos en la nova loko fine de tiu-ĉi monato, aŭ komence de februaro; nuntempe laboristoj faras farbadon kaj kelkajn riparetojn en la apartamento.
La bildo montras, per la verda sago, la translokiĝon:

Translokiĝo de loĝejo

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

De Sibazyun en Japanio: Jam pli ol 25 jaroj mi loĝas en apartamento en domego, kun mia edzino, kaj la nuna estas la 4a. La 1a en la 9a etaĝo (notu, ke la 1a etaĝo nome estas surtera) en Oosaka, kaj post eklaboro en la distrikto Kamakura-Yokohama, la 2a en la 2a etaĝo, la 3a en la 4a etaĝo, kaj la nuna denove en la 9a etaĝo.

1/08/2006 09:57:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361