2005-12-12

Fotoblogaĵo de decembra komenco

De la sepa ĝis la deka de decembro mi faris kelkajn elirojn, pri kiuj nun mi raportas: Ekspozicio de floroj, noktaj lumoj en la domoj, kaj vizito al urbetoj proksimaj al mia urbo. Ĵus okazis en la Botanika Ĝardeno de la urbo, jam kiel tria fojo, ekspozicio pri floroj nomata "ExpoHeliconias", temas pri diversaj tropikaj floroj, sed ĉefe pri tiuj de la familio Heliconiaceae laŭ ilia latina nomo, mi supozas ke ilia nomo en nia kara lingvo estas: Helikonioj. Vere mi ne estas "amanto" de la floroj, kvankam mi konsideras ilin belaj kaj interesaj el biologia/evoluada vidpunkto. Mi vizitis la ekspozicion por akompani mian edzinon, kaj profitis la okazon por kapti kelkajn fotojn, el kiuj mi nun montras nur du:

Mia urbo, Medellín jam estas iom internacie konata pro ĝia speciala decembra elektra lumigado, ĉiujare pli granda kaj bona, tiagrade ke ĝi altiras turistojn kaj oni jam eksportas ĝin al alilandaj urboj. Mi ankoraŭ ne havis okazon eliri nokte por rigardi kaj foti tiun mirindaĵon, kun kelkaj figuroj 30 metrojn altaj, sed feliĉe vi povas rigardi retpaĝaron, kie -krom historio kaj priskriboj (hispanlingve)- estas albumo kun fotoj kiujn oni povas sendi retpoŝte kiel poŝtkartoj. Jen la retadreso:
Decembra lumado de Medellín

Tamen mi rigardis kaj fotis pri alia tradicio en la kvartaloj: krom la lampetoj kiujn oni metas en fenestroj kaj balkonoj kaj kiuj daŭras la tutan decembron, la 7an de decembro, oni nomas la "nokto de la kandeloj": precipe en hejmoj kie estas infanoj, oni kutimas fari specialan aldonan lumigon fronte de la domoj, sur la planko aŭ eĉ trotuaro, ĉu per simplaj kandeloj, ĉu per lanternetoj.

La dekan de decembro mi kaj mia edzino vojaĝis al proksimaj urbetoj, oriente de Medellín, nomataj La Ceja [prononcu:"La Seĥa], kaj San Antonio de Pereira ["Sankta Antono de Perejro"]. Ĉe la irvojo nomata La Palmas ["La Palmoj"], oni devas supreniri proksiman montaron el kie oni povas rigardi panoramon de parto de mia urbo, kiel mi montras en la ĉi-kuna bildo, kiun mi formis ligante ses fotojn.
Jen mi aldonas du fotojn pri la municipo de La Ceja, alian de mia edzino kun la grupo de geamikoj, kaj fine alian de la luno, proksimume je la 5a p.t.m. rigardata el la urbeta placo de San Antonio de Pereira. La ĉielo estis bele blua kaj sennuba tiutage.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger Genoveva diris ...

La fotoj estas belaj.
Mi tre sxatas la panoraman foton

1/05/2006 01:22:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361