2005-11-05

Fiziko por solvi problemon en kuirejo

Hieraŭ vendrede, vespere, mi estis ĉe la komputilo pensante ĉu blogi, kaj pri kio blogi, kaj subite mia edzino alvenis kaj diris ke ŝi havas problemon en la kuirejo: ŝi uzis vitran kaserolon (montrita supre en la ĉi-flanka bildaro) por varimigi akvon por kafo, kaj poste ŝi restigis la kaserolon kun ĝia fundo supren, kaj lasis ĝian ŝtopilon, ankaŭ el vitro, sur ĝi. Post momento ŝi rimarkis ke la ŝtopilo firme gluiĝis al la fundo de la kaserolo, la fundo eniris iomete en la ŝtopilon, kiel mi montras en la dua bido. Rimarkinde, la gluiĝo de la du vitraj partoj estis fortega, ŝi kaj nia hejma servistino klopodis disigi la ŝtopilon el la kaserolo tute sensukcese, kaj do, mia edzino vokis min por ke mi ekspliku kial tia gluiĝo okazis, kaj precipe por demandi ĉu mi kapablas solvi la problemon.
Do, mi lasis la komputilon kaj iris al la kuirejo. Klopodis ankaŭ mi per nur forto disigi la partojn, sed tute sensukcese; ili estis tre perfekte gluitaj. Mia edzino kaj la servistino imagis ke iel per varma akvo oni povos varmigi la kaserolon kaj disigi ilin. Ili varmigis iom da akvo kaj banis per ĝi la randon kie la du partoj ŝajnis gluitaj. Tio ankaŭ ne helpis, nia forto ne sufiĉis ankoraŭ por disigi la partojn.
Mi pensis ke se mi povus samtempe iomete malgrandigi la kaserolan fundon, kaj iomete grandigi la ŝtopilon, eble la du partoj disiĝos, aŭ almenaŭ iomete febliĝos la gluiĝo. Do mi elpensis procedon, kiel mi ilustras per la tria bildo: samtempe malvarmigi la kaserolan fundon per akvo kun glaciaĵoj, por ĝin maldilati, kaj varmigi la ŝtopilon per bolanta akvo, por ĝin dilati. Dum mi metis glaciaĵojn kun iom da akvo en la kaserolon, la servistino varmigis akvon en metala poto sufiĉe granda por meti la kaserolan fundon kun la gluiĝinta ŝtopilo.
Mi ne ŝatas ke oni uzu vitrajn kaserolojn kaj potojn en la kuirejo ĉar ili havas etan varmo-konduktivon, multe da energio perdiĝas, tamen, por la elpensita solvo-procedo, tio eble utilis, ĉar la varmo celita por la ŝtopilo nur tro malrapide atingis la kaserolon kaj kontraŭis ĝian malvarmon kaj malgrandiĝon.
Feliĉe la metodo funkciis. La du partoj ne disiĝis senhelpe (la temperatura diferenco ne estis sufiĉe granda), sed jam mia forto sufiĉis por facile disigi ilin.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Vi sxajne gxuas pli da sukceso pri tiaj aferoj, ol mi. Se tio okazus en mia hejmo, mi tute ne povus solvi la gxenajxon, dum la servistino, surbaze de ia tute kontrauxscienca teorio, kaj malgraux mia supereca primoko -- sukcesus!

Ken

11/06/2005 02:17:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361