2005-10-15

Interreto kiel "la" biblioteko sed, ĉu kiel "la" komputilo?

Kvankam la revolucio en komunikado farita de Interreto ebligas la publikigadon far ajna homo, multe pli facile ol kion ebligis la revolucio de presado de la 15a jarcento, iniciatita far Johano Gensfleisch, "Gutenbergo", vere tiu ebleco -ekzempligita per la blogoj- ankoraŭ ne estas tro grava por ordinara homo.

Por tiu ordinara homo Interreto sinifas precipe du kapablojn: komunikado per retpoŝto kaj atingo de informoj. En Interreto, ankoraŭ la homo kiel produktanto de informo preskaŭ ĉiam limiĝas al produktado de retpoŝtaj mesaĝoj, kaj la rolo de ricevanto de informoj realiĝas en la serĉado.

La serĉebleco kian Interreto donas nuntempe jam estas tre utila, sed ankoraŭ mankas grandajn perfektigojn por ke ĝi estu vere inteligenta; ekzemple, S-ro Udi MANBER, ĉefo de la serĉilo A9 de Amazon, konsideras ke la problemo de serĉado estas nur kvin-procente solvita. La serĉado estas sufiĉe interesa por anoncantoj, kiuj pagas por ke siaj produktoj kaj informoj aperu en la unuajn lokojn de rezultatoj trovitaj far serĉiloj. Kvankam tiu komercigo povas ne esti tre ŝatata, almenaŭ la financoj de la disvolvantoj de serĉoteknikoj povas subteni esploradon por perfektigi kaj inteligentigi la serĉilojn metante semantikajn aspektojn, malambiguigon, kaj rezultatojn el Naturlingva Procezado, kaj el Artefarita Intelekto ĝenerale. Ankaŭ, ju pli kaj pli da informoj estu en la reto, kaj ju plie la homoj -pro facileco- serĉu en la reto ĉion, des pli prava estos ke "se io ne estas en la reto, tio ne ekzistas", almenaŭ por praktikaj celoj.

Krom la roloj de komunikilo (ekzemple: per retpoŝto), kaj de informilo, arkivo/biblioteko, (per serĉiloj), Interreto ankaŭ havas rolon de komputilo. Ekde pluraj jaroj antaŭe, precipe la ĉefoj de Sun Microsystems, kiel Scott McNEALEY repetadis: "la reto estas la komputilo". Ankaŭ la koncepto de Provizantoj de Apliko-servoj [anglalingve: "Application Service Providers"] ekzistadas jam dum pluraj jaroj, kvankam ĝi ankoraŭ ne disvastiĝis grande en la realan praktikon de tutmonda komputado. Nu, la pasintan semajnon denove "varmiĝis" la temo, ĉar Google kaj Sun Microsystems anoncis akordon por puŝi tiun rolon de la reto kiel "la" komputilo, pere de la oferto de komputadservoj uzante, ekzemple, la programojn StarOffice, funkciantajn en serviloj de Sun Microsystems kaj utiligeblajn far la uzanto tra Interreto.
- Ĉu en la estonta tempo ni kiel komputiluzantoj posedos nur malmultekostajn, sed kriplajn, senpovajn, komputilojn kiuj nur kapablas komuniki sin, kaj kies procezado dependos tute de centraj serviloj "en la reto"?
Mi dubas, kaj mi ne ŝatas tian estontecon. Mi ne volas tiujn "maldikajn klientojn" kiel la ĉefoj de Sun Microsystems nomas tiajn kripligitajn komputilojn. Mi volas ege povan personan porteblan komputilon.

Etiquetas:

6.2914-75.5361