2005-10-08

Oktobro 9a: Tago de la korea alfabeto

Hangula strukturoHodiaŭ mi skribas pri ĉi-tio ĉar morgaŭ, 9a de oktobro, en Suda Koreio, estas la Tago de Hangulo, dato en kiu oni omaĝas la kreon de la korea skribsistemo. La signaro per kiu oni skribas la Korean lingvon, nomata Hangulo [Hangul], estas unikaĵo, rimarkinda lingva fenomeno, almenaŭ laŭ tri karakterizaĵoj:
> Unue: ĝi ne formiĝis far plimalpli anonimaj homoj, sed ĝi estis elpensita far grupo de kleruloj komisiitaj tiutaske far la reĝo Sejong en la jaro 1443.
> Due: malsimile al aliaj alfabetoj, la ĉiusilabaj signoj de vokaloj kaj konsonantoj kuniĝas en kvadrataj ĉeloj, kio donas al ĉiu silabo ŝajno simila al "ideogramo" (kio silabo ne estas).
> Trie: oni diras ke la grafika formo de ĉiu konsonanto kaj vokalo priskribas la prononcformon de la fonemo, laŭ lingva teorio de la tempo kiam la teamo de saĝuloj kreis la skribsistemon.
La sonaron de korea lingvo, Hangulo skribas per jenaj literklasoj: 10 vokalaj, 9 duoblaj vokalaj, du trioblaj vokalaj, 14 konsonantaj, 5 duoblaj konsonantaj, kaj 11 dukonsonantaj kombinaĵoj uzataj nur kiel lasta elemento en silaboj de la formo: konsonanto-vokalo-konsonanto.

Hangulo

Se la Korea lingvo interesas vin, ekzistas pluraj lerniloj en La Internacia Lingvo, ekzemple: montritaj en la bildo, lernolibro Korea Eksprese far BAK Giŭan, kaj eta Vortaro Eo-Kr/Kr-Eo far Hajpin Li (vera nomo: YI Chaehyon, kiu mortis en 1997); ankaŭ Granda vortaro Kr-Eo far Ma Young-tae.

lerniloj pri korea lingvo

Vidu ankaŭ, en la Internacia Lingvo, la paĝon:
Korea Skribo

Etiquetas:

6.2914-75.5361