2005-10-01

Didaktikaj libroj pri genoj

Hieraŭ vendrede mi vizitis la sidejon medellinan de librejo, kies ĉefa sidejo estas en la landa ĉefurbo Bogoto, kaj kiu nun festas datrevenon de sia fondiĝo, kaj tial ofertas grandajn rabatojn en siaj ofte multekostaj libroj. Mi ne scias kial tiu-ĉi librejo ne ĉeestis en la ĵus okazinta librofoiro de la urbo, kiun mi vizitis. Feliĉe por mia legŝato, tiu-ĉi librejo estas unu el -bedaŭrinde malmultaj en mia urbo- kiuj havas novajn sciencajn kaj teknikajn librojn importitajn el Usono.
Dum la vizito mi trarigardis kelkajn librojn kiuj interesis min (pri fiziko, matematiko, evoluado ...), sed nur aĉetis mi libron "How the Human Genome Works", [ISBN 0763723843], (Kiel la Homa Genaro Funkcias), far Edwin H. McCONKEY. Ĝi estas maldika libro (118-paga, 21.5 cm x 27.5 cm) kiu pritraktas sian temon en maniero sufiĉe simpla kaj didaktika por homo kia mi, volanta koni iom science pri la temo, sed kiu tamen ne celas fariĝi specialisto nek disponas pri tempo por studi mil-paĝan, tro detalan, libron pri genetiko.

libroj pri genoj

Nu, jam kiam mi parolas pri libro pri genaro, mi volas prezenti ĝin samtempe kun alia libro pri genoj kiun mi havas, same didaktika, kaj por mi eĉ bela libro, pli ampleksa ne nur laŭ paĝo-nombro sed ankaŭ laŭ temo, ĉar ĝi ne limiĝas al homa genaro: "Tratar con genes", [ISBN 8428209758], hispanlingva traduko de "Dealing with genes" (Trakti kun genoj), far Paul BERG kaj Maxine SINGER. Tiu-ĉi libro estas bonega miaopinie, kun bonaj klarigoj pri la kromosomoj. La fakto ke ĝi estas abunde ilustrita faras agrabla la lernon per ĝi. Mi rekomendas ĝin.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361