2005-09-24

Kopiita libro

Mi ĵus ricevis bone binditan fotokopiitan libron pri fiziko en angla lingvo: QED, The strange theory of light and matter [KED, la stranga teorio pri lumo kaj materio], ISBN 0691024170. La libro estas ĝenerale bone taksata far legantoj, laŭ komentarioj trovitaj en Amazon.com, kiel ĉiuj prelegoj kaj klarigoj de Feynman.

Iomete pri la temo de la libro:

Kiam fizikistoj kunmetis Kvantuman Mekanikon kaj Specialan Relativecon, la rezulto estas la Kvantum-kampa Teorio. Tiu-ĉi teorio sukcese klarigis plurajn fenomenojn, ekzemple kiel partikloj povas esti kreitaj kaj malkreitaj, kaj kiamaniere nestabilaj partikloj povas malkomponiĝi. Tamen tiu teorio ankaŭ permesis elkonkludi absurdaĵojn, kiujn nur estis forigitaj post la laboro de Richard Feynman kaj Julian Schwinger per procezo nomita "renormaligo" atinginte ĉi-tiun Teorion de Kvantuma Elektrodinamiko, kiun multaj sciencistoj konsideras "la plej preciza teorio ĝis nun atingita en la scienco".

libro pri Kvantuma Elektrodinamiko: originala kaj kopiita

Ree pri la kopiita libro: La originalan ekzempleron, maldekstra en la bildo, mi pruntis el publika biblioteko; tamen, ĉar la temo interesas min multe, mi deziris propran ekzempleron. La homoj de fotokopiado kaj bindado faras bonkvalitan laboron. Kaj komparu ni prezojn: mia jam propra ekzemplero kostis 15,000 kolombiajn pesojn, nun tio egalas nur 6.55 USD (5.44 €); nu, ekzemplero aĉetuta en Amazon kostas 10.85 USD plus sendokostojn (en la Eldonejo de Universitato Princeton eĉ 15.95 USD!). Proksimuma ŝparo rilate Amazon, kun sendokostoj: 50%!

Etiquetas: , ,

4 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Parentezajxo pri Amazon. Mi foje pensis cxesi acxeti librojn tie, cxar la ekspedkosto sxajne sabotis la sxparon, altigante la tutkoston gxis tiuj en la lokaj vendejoj. Tiam hazarde mi mendis tre pezan libron (la novan mondatlason de National Geographic). Je mia surprizo, la sendkosto estis sama, kiel cxe iu ajn ordinara libro. Utilas do mendi la grandajn de Amazon.

Pri fotokopiado, mi kalkulis el viaj diroj la koston: US$0.04/pagxe - ekzakte same kiel cxe mi. La tento cxiam grandas. Unufoje, pro urgxa neceso, mi kuris en librovendejon, acxetis libron el kiu mi bezonis nur cxapitron, haste fotokopiis la cxapitron, kaj redonis la libron al la vendejo, pretekstante eraran acxeton. (Mi ne farus tion nuntempe, kompreneble...)

Ken Miner

9/25/2005 09:21:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Ken: En mia urbo la ebleco aĉeti loke novajn sciencteknikajn librojn, ekzemple pri fiziko, ĉefe produktitaj en Usono, ne estas ofta, do, mia emo aĉeti el Amazon (kaj iufoje el Barners & Noble) estas granda, kaj tion mi faris precipe inter 1997 kaj 1999 (kiam mi laboris en Interreta entrepreno (ISP) www.epm.net.co). Tiutempe mi aĉetis plurfoje, proksimume 16 librojn entute (memorkalkule). Bedaŭrinde nun mi havas malpli da mono por tio, kaj mia "dezirlisto" en Amazon daŭre kreskas!
Rilate vian "teknikon" pri "erara aceto", ĝi estas "kuraga" :)

9/25/2005 09:42:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Interese ke vi volas legi kvantuman elektrodinamikon. Gxi estas vere tre malfacila parto de la fiziko. Mi neniam trafe komprenis gxin (Oni pli studas gxin en la brancxo de la korpuskla fiziko).

9/26/2005 05:03:00 a. m.  
Blogger Animdeziro diris ...

Lasta komento datas je 2005?

Cxu vi almenaux plu vivas?

Salutojn! :-S

6/07/2007 03:40:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361