2005-09-13

Ree pri Homoidaj Robotoj

Homoido HRP-3PJam pasis pli ol unu monato dum kiu mi ne skribis tie-ĉi pri robotoj, kaj preskaŭ du monatoj dum kiu mi ne skribis pri homoidaj robotoj, temoj kiuj estis oftaj kiam mi komencis tiun-ĉi blogadon.
Nu, estas hodiaŭ momento taŭga por repreni tiajn temojn, danke al du novaĵoj:
UNUE: Dum la ĵus pasintaj tagoj japana kompanio Kaŭada Industrioj anoncis la daŭran perfektigon de sia homoida roboto HRP-3P, disvolvita kunlabore kun la japana Nacia Instituto por Altnivelaj Industriaj Scienco kaj Teknologio kaj kun la kompanio Kaŭasaki Pezvaraj Industrioj. La nova roboto estas 1,50 metrojn alta kaj pezas 65 kilogramojn. La celo estas enmerkatigi la roboton por laborpostenoj en la jaro 2006, por kio la disvolvantoj laboris kaj laboros celante ke la homoido rezistu ŝprucaĵojn, polvon, kaj entute la normalan labormedian rigorecon de fabiko aŭ metiejo.
DUE: La venontan vendredon, 16an de septembro, la usona Nacia Scienca Fondaĵo okazigos ekspozicion kun pli ol dekdu el la plej elstaraj robotoj de Usono. La evento signalas la finon de preskaŭdujara laboro kiu celis taksi la nuntempan staton de robotikaj esplorado kaj disvolvo en Usono, Japanio, Koreio kaj Okcidenta Eŭropo. Tiu taksado aperos en raporto Internacia Studo pri Robotiko far la Centro por Taksado de Monda Teknologio. Por ellabori la raporton, ses spertuloj pri ribotiko vizitadis pli ol 50 esplorejojn tra la mondo.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361