2005-08-28

Evolua konflikto inter maskloj kaj femaloj

Unu el la pluraj temoj kiuj intersas min estas evoluado, kiel mi skribis antaŭe. Nu, nova libro en angla lingvo, far Göran ARNQVIST kaj Locke ROWE, titolita Sexual Conflict kaj eldonita far la presejo de la Universitato de Princeton, pritraktas interesan subtemon de evoluado:
La tradicia rigardo de seksa reproduktado, kiel kunlaborado de du individuoj akorde celantaj reprodukti komunan genaron, estas kontraŭstarata far kreskanta nombro da pruvoj montrantaj ke la interesoj de maskloj kaj femaloj, rilate siajn respektivajn evoluoadojn, estas diverĝaj. Malgraŭ komunaĵoj en la genaro de la specio, seksumado ofte estas ne tiom amikeca, kaj maskla sekso kaj femala sekso puŝas tiun genaron en kontraŭajn direktojn.
Vere interesa legado, bedaŭrinde mi ne posedas la libron, sed povis legi ĝian unuan ĉapitron, (13 paĝoj) kiu feliĉige estas senpage atingebla (283 KB en formo PDF) en:
http://www.pupress.princeton.edu/chapters/s8003.pdf.

Etiquetas:

6.2914-75.5361