2005-08-14

Nova libro pri historio de kolombia ekonomio

La pasintan ĵaŭdon 11a de aŭgusto, mi ĉeestis al kunsido en aŭditorio de la Universitato Pontifika Bolivarana, en mia urbo Medellín, kie estis publike prezentita, grava nova libro en hispana lingvo pri la historio de Kolombio el ekonomia vidpunkto, kies titolo estas "Historia Económica de Colombia en el Siglo XX" [Ekonomia Historio de Kolombio en la 20a Jarcento], ISBN 9586964043, verkita far Gabriel POVEDA RAMOS.
La aŭtoro de tiu-ĉi libro estas elstara kolombia plurfaka inĝeniero, matematikisto, esploristo, universitata profesoro, asesoro de privataj kaj publikaj institucioj, kaj membro de pluraj sciencaj societoj kaj akademioj. Doktoro POVEDA RAMOS, kiu jam verkis 17 librojn kiel ununura aŭtoro, krom multnombraj sciencaj, teknikaj, instruaj, analizaj kaj opiniaj eseoj kaj artikoloj publikigitaj en sciencaj kaj teknikaj revuoj, kaj ankaŭ en tagĵurnaloj, havas vere plurfakan menson kies konojn kaj interesojn enhavas matematikon, kemion, elektron, energion, industriajn procesojn, industrian kaj ekonomian disvolviĝon, historion, ekonomikon, geografion, inĝenieradon, teknologion, transporton, universitatan edukadon, humanismon, ktp.

Inter aliaj similtemaj verkoj antaŭaj, de aliaj aŭtoroj, mi povas mencii: "Historia Económica de Colombia" [Ekonomia Historio de Kolombio], far José Antonio OCAMPO, kaj "Introducción a la Historia Económica de Colombia" [Enkonduko en la Ekonomian Historion de Kolombio], ISBN 9583600520, far Álvaro TIRADO MEJÍA, nuna ambasadoro de Kolombio en la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj.

La nova verko, kiu analizas la kolombian ekonomion inter la jaroj 1900 kaj 2000 kun praktika spirito kaj sur scienca kaj historia fundamento, kaj kiu postulis 4-jaran esploran, analizan kaj skriban taskon por sia aŭtoro, estas publikigita far la eldonejo de la Universitato Pontifika Bolivarana de Medellín. La nova libro estas grava kontribuo por analizi la bonajn kaj malbonajn agadojn de la registaro kaj de la ceteraj aktoroj de la ekonomia scenejo de nia lando.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361