2005-08-08

Reaperis irlandaj teroristoj fuĝintaj el Kolombio

irlandanoj trejnantoj de teroristojEn la lastaj tagoj aperis publike, denove en Irlando, la tri irlandaj teroristoj: James MONAGHAN, Nial CONNOLLY kaj Martin McCAULEY, kiuj estis en mia lando Kolombio trejnante siajn kolegojn teroristojn de grupo farc, kaj kiuj, kaŭze de tiu grava miskonduto, estis kondamnitaj en mia lando je 17 jaroj en prizono pro tio. Ni en Kolombio esperas ke tiuj tri fuĝintojn ne estu protektataj far la irlanda registaro, kaj kontraŭe, ke la irlanda registaro kaj aŭtoritatoj montru veran kompromison kun la kontraŭterorisma lukto, sendante tiujn ulojn por ke ili plenumu siajn punojn en nia lando.
Ne forgesu ke terorismo lastatempe aperis en Britio, kiel jam multfoje okazas en Kolombio farita de la grupo kiun tiuj tri irlandaj uloj trejnis.

Kial tiuj tri uloj ne restis vivante trankvile en si propra lando, aŭ helpante nur al ira, sed vojaĝis por helpi terorismon ankaŭ en alia fora lando?

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Eble kiel ofte okazas en tiaj kazoj, ili pensis ke ili helpas al militantoj por liberigo de kolombia popolo (libere de nuna sxtato) kaj ne al teroristoj.

8/09/2005 04:33:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361