2005-07-23

Nova alianco en la fotografila industrio

Pro tio ke mi ŝatas fotografion, ankaŭ mi interesiĝas pri tiu industrio kaj foje rigardas ĝiajn okazaĵojn: Samkiel en multaj industrioj, ankaŭ en la manufakturo de fotiloj la konkurantaro estas multnombra, kaj la teknikaj ŝanĝoj tre rapidaj. Tio gravis por kompanio Konica, kiu kvankam produktis ankaŭ fotografilojn kaj havis aliajn negocojn, parton el sia forto ĝi atingis pro sia pozicio kiel la tria plej granda produktanto de fotofilmoj, kemiaj filmoj kiuj estas rapide anstatŭataj en la mondo per elektronikaj sensiloj.
Siaflanke, kompanio Minolta havis ne tre bonajn ekonomiajn rezultatojn, do en la jaro 2003 ambaŭ kompanioj, kiuj jam havis komunajn negocojn, unuiĝis por formi pli fortan kompanion: Konica Minolta.
Tamen, por tiu kompanio, filo de tradicie fortaj entreprenoj en la mondo de filma fotografio, la konkurenco en la tutmonda merkato daŭras, precipe en la ciferecaj fotografiloj. Do, dum la lastaj tagoj Konica Minolta anoncis sian aliancon kun elektronika giganto Sony, por alporti siajn respektivajn kapablojn en la kuna disvolvado, produktado kaj enmerkatigo de altnivelaj reflektaj ciferecaj fotografiloj.

reflekta fotografilo

Atendu ni la sukceson de la nova alianco, kaj ke ĝi manifestiĝu per la disponeblo de pli da bonaj produktoj por ni, fotografiemuloj.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi ne dividus vian entuziasmigxon pri la kreata alianco "por alporti siajn respektivajn kapablojn en la kuna disvolvado, produktado kaj enmerkatigo de altnivelaj reflektaj ciferecaj fotografiloj". La opinio dubindas, cxar, mi pensas, malfacilas hibridigi erinacon kun serpento. La produkt-ideologioj de la firmaoj Minolta k Sony esence divergxas, k lau la fakto, la adeptoj de Minolta funebru pri la absorbo. Supozeblas, ke en la alianco finance k decide dominos Sony, k el la merkataj vipunktoj estos trudanta al la partnero siajn tradicion k var-ideologion: pli da cxipaj meznivelajxoj alterne al mapli da multekostaj bonkvalitajxoj. Cxu tio ne estas entombigo de la malfacile kumulitaj k bone agorditaj fotecaj tradicioj de Minolta k Konica ambaux? Ni vidos. Konica-Minolta nun havas sian certan tavolon de la adeptoj-konsumantoj, kiuj iakondicxe povas korgxeme turni sin disde la "serpentaco" al ekz. Pentax, kies *istDS-on Sony atingos neniam...

8/02/2005 05:49:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361