2005-07-13

Homoidaj robotoj futbalistoj en RoboCup 2005

Hodiaŭ 13a de julio komencas en Oosaka, Japanio, la ĉi-jara ĉampionado de la pokalo de robotoj futbalistoj. Bedaŭrinde mi ne havas nun sufiĉan tempon por komenti pri ĝi, nur diri ke mi interesiĝas pli pri la kategorio de robotaj futbalistoj kiuj estas homoidaj (hom-aspektaj). Pri la teamoj de tiaj robotoj vi trovos informojn per jena: ligilo. La optimismaj disvolvantoj de tiaj robotoj esperas havi robotludantojn kun homnivela kapablo por la jaro 2050.

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Blogger MCG diris ...

Ĉu ne estas "piedpilko" la ĝusta termino anstataŭ "futbalo"? Mi neniam aŭdis pri "futbalo" en Esperanto....

7/14/2005 03:21:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Gebeleizis,
Kompreneble "piedpilko" estas korekta, sed en mia PIV (represo de la dua eldono, 1981) ankaŭ aperas "futbalo", kvankam la difino ne estas tre preciza: "Pilkoludo, ludata sur speciala tereno de du kontraŭaj trupoj po dek unu ludantoj" (mi opinias ke devus ankaŭ diri pri la ĉefa utiligado de la piedoj).

7/14/2005 04:04:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Mi ĵus rimarkis ke Vikipedio havas difinon laŭ kiu "piedpilko" estas pli ĝenerala koncepto ol "futbalo".

7/14/2005 04:14:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361