2005-07-07

Mia 2a fotoblogaĵo pri Medellín

Jen ses novaj fotoj pri mia urbo, ĉi-foje rigardata el la etaĝo deka de konstruaĵo en stratangulo de la urbocentro:

vidaĵo el la deka etaĝo de urbocentra konstruaĵo
↑ Malproksime elstaras tri konstruaĵoj de ŝtataj oficejoj: tiu maldekstra enhavas i. a. oficejojn de impostadministrado kaj de juraj aferoj. En la centra konstruaĵo estas, i. a. la urba administracio: urbestro kaj rilataj oficejoj. Kaj la dekstra konstruaĵo estas la sidejo de Entreprenoj Publikaj de Medellín, pri kiu antaŭe mi skribis iomete.

vidaĵo el la deka etaĝo de urbocentra konstruaĵo
↑ Taksioj kaj buso sur strato "Junín". Maldekstre unu el grandsurfacaj vendejoj de kompanio "Exito".

konstruaĵo de Publikaj Entreprenoj de Medellín
↑ Aah...! tial mi ŝatas mian novan fotografilon: pro ĝia dekduobliga (12x) zomobjektivo "Leica" optika (ne ciferinterpola). Oni vidas pli proksima la konstruaĵon de Entreprenoj Publikaj de Medellín. Ene de la dekstra kubo-forma konstruaĵo estas aŭditorio. Malsupre maldekstre rimarkeblas stangoj kiuj situas en placo nomata "Placo de la Lumo".

kvartaloj sur parto la montaro kiu ĉirkaŭas la valon kie situas la urbo
↑ La urbo situas en ne tre granda valo nomata "Aburrá". Kelkaj kvartaloj konstruiĝas sur montdeklivoj.

taksioj apud unu el la vendejoj de kompanio Exito
↑ Vico de taksioj atendas veturontojn apud unu el la vendejoj de kompanio "Exito".

stacidomo Sankta Antono de la urba metroo
↑ Denove la zomobjektivo helpis: Oni rigardas kvazaŭ el proksime stacidomon "Sankta Antono" de la urba metroo, kiu situas en la viadukto super la stratoj. Rigardu pli malproksime la stangojn de "Placo de la Lumo".

Mian unuan fotoblogaĵon pri la urbo vi povas vidi per tiu-ĉi ligo.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Belegaj fotoj!!
Kaj bela urbo mez montoj!
Oni kredus sin ĉeesti!
Kiom agrabla.

Parenteze, kial ne meti unu el tiuj tiom informivaj kaj konkretigaj fotoj en la artikolo [[Medellín (Kolombio)]] de la E-a Vikipedio?
Aŭ ĉu mi rajtus fari mem?

7/29/2005 02:34:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon pro via opinio pri la fotoj kaj la urbo. Mi intencas meti pli da fotoj iom post iom.
Kaj pri Vikipedio, esta bona ideo, mi tion faros.

7/29/2005 08:03:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361