2005-07-06

Homoida roboto HOAP-3 de Fujicu nun aĉeteblas

Roboto HOAP-3 de FujicuDaŭras la progreso kaj disvatiĝo de la homoidaj robotoj: Nun la japana kompanio Fujicu Automatigo, anoncis ke ĝi ekvendos sian roboton HOAP-3, kiun ĝi disvolvis kune kun Fujicu Laboratorioj. La homaspekta roboto, kiu estas 60 cm alta kaj 8.8 kg peza, kapablas interpreti bildojn kaj sonojn, pere de procesoro Pentium M funkcianta je frekvenco de 1.1 GHercoj. Ankaŭ estas eble konekti ĝin sendrate al loka reto pere de la normo IEEE802.11g, kiu kapablas transporti ĝis 54 Megabitojn ĉiusekunde uzante riadifrekvencon de 2.4 GHercoj.
La produktanta kompanio esperas vendi cent robotojn dum trijara tempo, sed mi pensas ke la versioj kaj la ĝiaj prezoj en unu, du kaj tri jaroj estos tre malsimilaj pro la teknikaj disvolvoj esperindaj: tri jaroj estas "longa tempo" kiam temas pri tiel dinamika esplorkampo kiel homoidaj robotoj.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger MCG diris ...

Dankon pro la videoj kun Musa. Ĝi ŝajnas iom tro malrapida al mi, hehehe. Mi scivolas pri la kosto de la homoida roboto. Ĉu malriĉa ulo kiel mi havas ŝancon aĉeti ĝin? Ĉu la prezo estas malpli ol, ni diru, 2 mil dolarojn?

7/06/2005 10:28:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361