2005-06-28

Ĝuu kaj lernu ene de venezuela komputilego

Mia granda amiko Manuel Fernando Hernández, kolombiano kiu ankaŭ parolas la Internacian Lingvon kaj akompanis nin en kelkaj esperantistaj renkontiĝoj, elpensis kaj dezajnis grandan projekton kiun oni konstruas nun en urbo Valencio de Venezuelo. La projekto estas Tema Amuzparko nomata Binara Mondo (hispanlingve: "Mundo Binario") kie la vizitontoj amuze lernos iom pri komputiloj kaj travivos emociigan vojaĝon ene de grandega komputilo. Oni konstruas ĝin apud konstruaĵo nomata "Forum de Valencia".

La vizitonto estos ricevita far robotino Cybergirl kaj vojaĝos dum proksimume 15 minutoj en veturilo nomata "byte-car" tra la diversaj partoj de komputilo, kiel Centra Procezilo, RAM-a kaj ROM-a memorujoj, memordisko, vid-monitoro, modemo, interreta tunelo, ktp. La vojaĝo estos spektaklo plena de vid-efektoj, specialaj lumoj, direktitaj sonoj kaj fantastaj scenejoj, ekzemple kiam alvenas la malbonaj virusoj por atako. La granda konstruaĵo aspektos kiel komputilego, sed ankaŭ interne la tuta funciado estas gvidata far rafinita komputilkontrolo pere de reto "ethernet", kun duobligitaj partoj por minimumigi misfunkciadon.

La konstruadon faras venezuela kompanio Tecno Atracciones C.A., kun partopreno de usonaj kompanioj pri Animatroniko kiuj fabrikis la robotojn kaj diversajn partojn. La usonaj kompanioj kontraktitaj havas sperton en similaj efektoj faritaj por "Disney World", "Animal Kingdom" , kaj por la usonaj filmoj "Terminator", "E.T.", kaj "Men in Black".

La nova tema amuzparko ankaŭ havos lokon kie la vizitantoj rigardos kaj lernos pri la historio de komputiloj, kaj ankaŭ apudan lokon por ke teknologiaj -precipe informadikaj- kompanioj montru siajn novajn produktojn, servojn kaj projektojn. La ĉefa entreprenisto de la projekto, S-ro Germán Blanco Romero, rimarkigis ke la projekto kreos novajn labortpostenojn, impulsos la turismon kaj la intereson pri la tekonologio, kaj li konsideras la konstruadon de samaj amuzejoj en Kolombio, Peruo, Meksiko kaj Argentino.

Jen du fotoj afable senditaj far mia amiko Manuel: en la supra aperas Li apud aparato konstruata por la tema amuzparko Binara Mondo, kaj en la malsupra, mia amikino Luz Piedad Serna kaj aliaj kunlaborantoj de la projekto apud la robota akceptistino "Cybergirl".

robotoj por Binara Mondo

Binara Mondo jam havas retejon:
www.mundobinario.net
 

Etiquetas:

6.2914-75.5361