Mi aĉetis viclokon unuafoje
Mi ne scias ĉu en aliaj landoj kelkaj homoj faras la neformalan "laboron" kiun mi tuj priskribas, kaj kiu en mia lando estas kutime farata de homoj kiuj ne havas pli "normalan" laborpostenon. Jen la situacio:
Por fari kelkajn demarŝojn, precipe en registaraj oficejoj, ekzistas kutime longajn homvicojn, kiuj formiĝas kelkajn horojn antaŭ la malfermo de la oficejoj; do, homo kiu alvenas por fari la demarŝon, ni diru je la 7 a atm, horo kiu laŭ sia konsidero estas sufiĉe frua, fakte alvenis tro malfrue ĉar jam ekzistas longa homvico. Tiu vico estas formata, oni supozus, de homoj kiuj alvenis multe pli frue ankaŭ por fari la saman demarŝon, kaj tio-ĉi estas parte vero; tamen inter tiuj homoj de la vico estas kelkaj kiuj ne venis por fari tian demarŝon, sed por "labori" kiel viclok-vendistoj jene: atingante unuajn viclokojn kaj vendante ilin al homoj kiuj alvenas pli malfrue. Inter tiuj viclok-vendistoj estaj kelkaj kiuj venis, ekzemple je la 3a horo frumatene, aŭ eĉ dormis aŭ tranoktis (tion ili diras) pretaj por atingi la unuajn viclokojn. Kompreneble, la prezo de vicloko estas des pli alta ju pli proksima estas la vicloko al la enirejo de la oficeja konstruaĵo.
Nu, mi ne multe ŝatas tiun praktikon. Tamen hodiaŭ mi devis fari demarŝon ĉe la oficejoj de imposta administracio por renovigi mian enskribon kiel impostpaganto, do mi alvenis je la 7:30 matena al la konstruaĵo kaj vidis tro longan, malkuraĝigan, homvicon. Dum mi piediris por meti min kiel lasta en la vicon, sinjorino alproksimiĝis al mi, demandis ĉu mi venis por fari tiun demarŝon, kaj ofertis al mi lokon multe pli proksima de la eniro. Mi neniam antaŭe akceptis tiajn ofertojn, tamen, hodiaŭ mi rimarkis ke se mi restus kiel lasta homo en la vico, antaŭ mi estas, okulkalkule, 300 homoj, tamen se mi aĉetus la viclokon kiun ŝi ofertis, mi estos proksimume la 50a homo kiu eniros. Vera avantaĝo!.
Por la unua fojo en tiaj cirkonstancoj, ĉi-matene mi aĉetis la viclokon, la prezo estis 10000 COP [kolombiaja pesoj] (hodiaŭ 4.33 USD). Rezulte de tiu aĉeto, mi povis fini mian demarŝon en la oficejo multe pli frue. Mi opinias ke la laboro de tiuj viclok-vendistoj ne estas malhonesta, ili vendas servon, ili vendas tempon. Ĝi estas monrimedo por kelkaj el la senlaboruloj kiuj svarmas en la urbo. Ebla problemo estas ke la ekzisto de tia negocado puŝas al pli frua formiĝo de homvicoj ol se ĝi ne ekzistus. Rilate la prezon de tiu "servo", la libera merkato devas kontroli ĝin: se tiuj homoj intencas kostigi tro multe sian "servon", la aĉetunto preferos fari la longan vicon ol aĉeti.
Etiquetas: miaj travivaĵoj
2 Komentoj:
Ohoho, vere surprizega profesio, mi neniam pensis pri ĝi. Kaj miras ke ne aŭdis pri ĝi ĉi forme en Rumanio, kie oni ofte havis longain vicojn! Tie iam ili havis "specialan vicon" kie la homoj devis pagi ŝmirmono por ne ateni longvice!
Longaj homvicoj maloftas en Usono, sed mi kaj mia edzino devis stari en unu tia antaux kelkaj jaroj, por ricevi senkostan kontrauxgripan vakcinon por olduloj.
Estis agrabla tempo! Ni, kiel multaj aliaj, kunportis sidilojn, legajxojn aux krucvortenigmojn por pasigi la tempon, kaj novaj amikecoj kreigxis.
Sed usona "profesio" simila al tiu, kiun vi priskribis, estas vendado de biletoj por gravaj sporteventoj. Oni staras ekster la sportejo kaj ofertas la biletojn lastmomente kaj kun "malrabato" :)
Ken Miner
Publicar un comentario
<< Home