2005-08-15

Ĵurnala artikolo pri Esperanto

Mi kaj mia edzinoHodiaŭ en la ĵurnalo El Colombiano, eldonata en mia urbo Medellín, aperis artikolo pri Esperanto, kun eta intervjuo kiun ĵurnalistino Natalia Lucía DURANGO VÁSQUEZ faris al mi la pasintan semajnon. La artikolo enhavas foton pri mi kaj mia edzino legante Revuon Esperanton. Jen la ligo: Artikolo originala.
Se tiu originala paĝo malaperis, jen la artikolo konservita kiel bildo: Artikolo konservita.
La ĵurnalo estas tre legata en mia urbo kaj iome ankaŭ en la lando, do eble la artikolo vokos la interesiĝon de kelkaj homoj de mia urbo kaj lando kiuj ankoraŭ ne konas pri la ekzisto de La Internacia Lingvo.

Etiquetas: ,

6 Komentoj:

Blogger MCG diris ...

Tre interesa artikolo! Me gusto mucho ler que en Colombia hay bastante de personas qui son interesados en Esperanto.

8/15/2005 09:48:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

"Más de un millón de personas..." Estas la devo de la E-istoj malnutri/korekti tiajn troigojn! Racia (kaj optimisma) nombro estas inter 40.000 kaj 50.000, laux Ziko Sikosek, konata esperantologo. Vidu _Esperanto sen Mitoj_, 2a 2003-a eldono, pgx. 60.

Ken Miner

8/17/2005 11:42:00 a. m.  
Blogger MCG diris ...

Ne vere. Miaj kalkuloj montras inter 2-3 milionoj da Esperanto parolantoj. Nur en mia urbo mi konas pli ol dek kaj mi vivas en Usono, en relative malgranda urbo. Do, estis trojgo, sed kontraŭdirekte. Mi dirus "mas de sos millines de personas...".

8/17/2005 09:28:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Mi akordas kun vi, Gebeleizis: La cifero de unu miliono de esperanto-uzantoj ne estas troiga. Kalkulu ni per du metodoj:
1) La nombro de patroprenantoj en Universala Kongreso estas proksimume 2.000 esperanto-uzantoj, kaj mi opinias ke por ĉiu kongresanto ekzistas multaj (pli ol 500) esperanto-uzantoj kiuj ne partoprenas Universalan Kongreson, kaj jam 2000 x 500 = 1.000.000.
2) La nombro de individuaj membroj de UEA estas proksimume 5.000 esperanto-uzantoj, kaj mi opinias ke por ĉiu membro de UEA ekzistas multaj (pli ol 200) esperanto-uzantoj kiuj ne membras en UEA, kaj jam 200 x 5.000 = 1.000.000.
Do, tre versajne la vera nombro de esperanto-uzantoj superas unu milionon.

8/18/2005 12:24:00 p. m.  
Blogger MCG diris ...

Jes, kara Luis, vi pravas :-). Mi esperas ke vi ankaŭ ŝatos miajn lastajn kreaĵojn de sur mia blogo :-).

8/18/2005 07:05:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Alia metodo:
La danlingva Vikipedio ricevas po 4 900 vizitojn tage, la Esperant-lingva po 2 900.
Estas 5,4 milionoj da danoj.
Tio donus 3 milionoj da esperantistoj.
Eble la esperantistoj estas pli interetemaj?
Ne certas! multaj logxas en landoj kie komputiloj ankoraux ne estas oftaj, male al Danio.

9/06/2005 04:26:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361