2005-08-19

Mi ree kulpas pri libro-aĉeto!

En la hispana lingvo, ekzistas verbo "cometer" [pronuncu: kometer], kiu fakte signifas fari aŭ plenumi, sed havas specialan nuancon pri malbono de tio farata, (simila al anglalingva "to commit" kiam uzata por krimo. Oni povas doni tiun sencon en Esperanto per "kulpi pri"). Oni uzas tiun verbon kiam la faraĵo estas, ekzemple: peko, krimo, eraro. Do, anstataŭ diri simple "hacer un pecado" [fari pekon], "hacer un crimen" [fari krimon], kaj "hacer un error" [fari eraron], oni diras: "cometer un pecado", "cometer un crimen" kaj "cometer un error" [kulpi pri peko, krimo aŭ eraro].
Do, iom sprite, oni diras foje pri homo kiu skribis poemon, por rimarkigi la "nenormalecon" de tia ago, ke li/ŝi "cometió poesía" [kulpis pri poezio]. Nu, en tiu sama nuanco mi foje kulpas pri libro-aĉeto. Jen mia lasta "peko" tiurilate:

Enciklopedio pri Milita AviadilaroMi ŝatas la militaviadilojn, kiel mirindaj esprimaĵoj de kompleksa kaj altnivela teknologio. Kiam mi rigardas televidon, kaj hazarde, ofte en la hispanlingvaj elsendoj de "History Channel" aŭ de "Discovery Channel" trovas programon pri tiaj aviadiloj, mi restas rigardante tion.
Tiel, vi facile komprenos ke ekestis por mi nerezistebla "tento", kiam hieraŭ jaŭde, matene, mi vizitis librovendejon kaj en miajn okulojn eniris fotonoj el la kovrilpaĝo de granda, peza, kaj bedaŭrinde multekosta, libro titolita "Enciclopedia de La Aviación Militar" [Enciklopedio pri Milita Aviadilaro], ISBN: 8497640934, verkita far David DONALD kaj Jon LAKE.
Tiu-ĉi libro estas belaĵo: 448 paĝoj plenaj -per vere malgrandetaj literoj- da riĉa teksto informa pri 2000 aviadiloj, kun specifaj detaloj pri ĉiu aviadiltipo, ilustrita per multaj desegnaĵoj kaj koloraj fotoj.
Kompreneble mi falis en la tenton, spite la altan prezon!
Nun mi esperas ke tiu-ĉi libro donos al mi multajn horojn da ĝuado kaj lernado pri tiuj aparatoj.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Portugale oni povas diri "cometer poesia" aux "cometer poemas" por verediri "fari poezion", "fari poeziajxon" "poeziigi". Poezio estas certe pli bela ol krimo, ol peko...


Roberttto

8/22/2005 09:13:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361