2005-09-08

24 jarojn post la morto de fizikisto Jukaŭa

La 8an de septembro de 1981 mortis Hideki JUKAŬA [ankaŭ transliterigita el japana lingvo en "romanji""romaji" kiel: "Hideki Yukawa"] (1907-1981).
Li estis elstara japana fizikisto kiu laboris pri teoria fiziko en la fako de elementaj partikloj. En la jaro 1935 li publikigis artikolon kie proponis li novan kampo-teorion pri fortoj ene de la atomnukleoj, kaj antaŭdiris la ekziston de partikloj, tiutempe nekonitaj, nomotaj mezonoj (kiuj simple dirite kunligas la protonojn ene de la atomaj nukleoj). En la jaro 1937, amerikaj sciencistoj fakte eltrovis mezonojn en kosmaj radiaĵoj, kaj do Jukaŭa dediĉiĝis al plua disvolvado de sia teorio pri mezonoj. La Nobel-premion de fiziko li ricevis en la jaro 1949, pro lia eltrovo de pionoj, kiuj estas partiklo el la klaso de mezonoj, la "pi-mezono".
Jen kelkaj rilataj "kuriozaĵoj":

  • Ĉu vi sciis ke la propra denaska familinomo de Hideki ne estis Jukaŭa sed Ogaŭa? Li estis Hideki Ogaŭa, kaj prenis la familinomon el sia edzino kiam li edziĝis kun Sumiko JUKAŬA en la jaro 1932.
  • Ĉu vi sciis ke la artikolo kie Jukaŭa proponis la ekziston de mezonoj, estis lia unua publikigita artikolo? Rimarkinda atingaĵo por 28-jara sciencisto.
  • Ĉu vi sciis ke Jukaŭa estis la unua japano ricevinta Nobel-premion?.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Leginte vian artikolon mi rememoris mian junaĝan scenon, kiam mi ĉeestis en prelego de la profesoro Jukaŭa en mia studenta jaro. Bedaŭrinde mi tute forgesis la enhavon, sed ankoraŭ memoras nur la impreson, ke li havas tre grandan kapon ol ordinaruloj.

9/08/2005 09:04:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361