2005-09-03

"ergo sum" sed ne en tiu portreto

supozita Kartezio, supozite far Frans HalsKartezio far Jan-Baptist Weenix← En la biografio pri Renato KARTEZIO, far Riĉard WATSON, kies legadon mi ankoraŭ ne finas, oni povas legi aferon ne tre konatan, pri la tre konata portreto de Frans HALS pri la la franca filozofo, kiun mi montras ĉi-maldekstre. Jen: "Tiu portreto, tiome konata, tiome ikoneca, ne estas verko de Frans Hals, nek ĝi reprezentas Kartezion. Ekzistas kelkdekduoj da kopioj de tiu portreto. Tiu montrita tiom da jaroj en Louvre de Parizo estis demetita kaŭze de ĝia duobla neaŭtentikeco. Mi klopodis esplori pri kiam oni asertis unuafoje ke ĝi estis portreto pri Kartezio pentrita far Frans Hals, sed mi ne havis sukceson. Nur ekzistas du portretoj pri Kartezio aŭtentikigitaj kun certeco: desegnaĵo far Frans Schooten II, kaj pentraĵo far Jan-Baptist Weenix. ..."
La portreton far Jan-Baptist WEENIX mi montras dekstre →
Interese. Almenaŭ mi ne sciis ke tiu portreto ne estis fidela al la aspekto de la filozofo, nek ke ĝi ne estas far Frans Hals, kiel oni legas en enciklopedioj!.
- Kara leganto, ĉu vi sciis tion?

Du bildo, 770 KB

Miaj antaŭaj blogaĵoj iel rilataj al tiu-ĉi temo:
➡ 31a de marto: naskiĝo de Kartezio
➡ Libroj legataj lastatempe

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kara Luis, mi rigardis tiun blogon au retpagxon de la Orkestro de Mezlernejo Anderson. Mi dubas ke gxi temas pri E-blogo. Al mi tiel sxajnis ke la kreinto(j) probable estas profitintaj iun esperantan tekston por krei porkontrolajn retpagxojn.

9/08/2005 03:13:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Ja, Beĉjo, vi pravas. Dankon pro la atentigo. Antaŭe kiam mi vizitis tiun paĝon, ĝi ŝajnis blogo skribita en Esperanto, tamen, jam ĝi estas tute alia afero. Mi tuj forigis ĝin el mia listo.

9/08/2005 05:07:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361