2005-09-15

10a Librofoiro de Medellín

librojEkde hodiaŭ 15a de septembro, ĝis la dimanĉo 25a, okazas librofoiro en mia urbo. Krom la montrado kaj vendado de libroj, ene de la evento okazas ankaŭ aliaj kulturaj -precipe priliteraturaj- renkontiĝoj, seminarioj kaj prelegoj. La foiro kutimas havi ĉiufoje invititan landon, aŭ regionon el eksterlando, kaj ĉi-foje la invitito estas el Hispanio: Barcelono/Katalunio.
Ekzemploj de la eventeroj estas:
- Dialogo kun katalunaj romanistoj kiuj verkas ankaŭ hispanlingve (komprenu: "en kastilia lingvo"), kun partopreno de Nuria Amat kaj Francisco Casavella.
- Dialogo kun eldonistoj pri "Historio kaj nuntempo de la libroeldonado en Bercelono", kun partopreno de Joan Tarrida (Eldonejo Rondo de Legantoj) kaj Jorge Herralde (Eldonejo Anagrama).
- Dialogo pri "Historio kaj nuntempo de la kataluna poezio", kaj legado de poemoj, kun partopreno de Feliu Formosa kaj Enric Casassas.
- Dialogoj pri "Historio kaj nuntempo de la kataluna literaturo" kaj pri "La skribisto kaj sia verko", kun partopreno de Carme Riera kaj Quim Monzó.
Mi estas librema sed ne sufiĉe beletristikema, do, mi planas viziti la foiron por rigardi se io -precipe sciencaj aŭ teknikaj verkoj- interesas min, sed mi ne partoprenos en renkontiĝo nek prelego, ankaŭ pro tempomanko. Bedaŭrinde por mi, la foiro dum la lastaj jaroj ne estis forta rilate sciencajn kaj teknikajn temojn, tamen eble mi havos agrablan surprizon. Post mia vizito al ĝi, eble mi raportos tie-ĉi.

Jen ligo al la retpaĝaro de la foiro: www.ferialibromedellin.com

Etiquetas:

6.2914-75.5361