2005-09-18

Vizito al la 10a librofoiro de Medellín

Kiel planite, fakte mi iris al la menciita librofoiro, kaj dum kvar horoj trarigardis la ofertajoĵn de la librovendistoj. La foiro havis ĝenerale kontentigan amplekson, kvankam certe kiel mi antaŭsupozis kaj skribis, ankaŭ ĉi-jare la fakoj de scienco kaj tekniko ne estis bone reprezentitaj, bedaŭrinde por mia interesiĝo. Estis bona afero ke la eniro estis senpaga. Ankaŭ, kiel estis esperinde en foiro, la rabatoj en la prezoj de kelkaj libroj iris ekde neniom ĝis ega. Ekzemple, mi surpriziĝis pro dika libro pri ĝenerala kemio, en angla lingvo, bindita kaj bonege presita kies prezo estis 10000 kolombiaj pesoj (4.33 USD aŭ 3.54 €). Mi preskaŭ aĉetas ĝin.
Tamen, ĉiumaniere mi aĉetis tri librojn. Mi estis limigita pro la troveblaj temoj, sed des pli pro la malmulta mono kiun mi povis dediĉi. Imagu se mi havus pli da mono kaj se la foiro estus pli bona en ofertoj pri scienco kaj tekniko!. Jen la aĉetitaj libroj:

La Percepción que tienen los Colombianos sobre la Ciencia y la Tecnología ["La nocio kiun havas la kolombianoj pri Scienco kaj Teknologio"], ISBN 9588130573, kiu temas pri la rezulto de enketo farita dum 2004 pri la titola temo. La enketo estis farita far la Kolombia Instituto por la Disvolvado de Scienco kaj Teknologio: Colciencias. La temo interesas min por miaj studoj kaj laboroj por disvastigo de scienco kaj teknologio.

Tecnocultura y Comunicación ["Teknokulturo kaj komunikado"], ISBN 958683753X, kiu enhavas plurajn prelegojn, far diversaj aŭtoroj, pri la rolo de la Informadikaj kaj Komunikadaj Teknologioj (IKT) en la nuntempa socio, kaj ties influo sur la pensmanieron kaj la socian kaj politikan interagadon. La temo interesas min, precipe por kurso kiun mi instruos la venontan monaton, pri teknologio kaj Interreto por studentoj de organizaĵa komunikado.

Nu, la du libroj ĵus menciitaj estas novaj, ĉi-jaraj verkoj, la tria kiu vokis mian interesiĝon por aĉeti estis skribata en la jaro 1795!, kaj vekas precipe mian interesiĝon pri la historio de scienco, (krom tio, ĝi estis tro malmultekosta): Ensayo Filosófico sobre las Posibilidades ["Filozofia Eseo pri la Probabloj", traduko el la franca Essai Philosophique sur les Probabilités], kiu estas disvolvo, far la granda franca matematikisto, fizikisto kaj astronomo Pierre-Simon de Laplace de sia prelego pri probableco farita en la jaro 1795 ĉe L'École Normale. La libro havas Internacian Sisteman Bibliografian Numeron: 8448700880.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kara Luis,

Dankon pro via raporto. Kelktempe la listo de ligoj en flanka parto de via blogo aperas multe pli suben. Mi pensas ke eble vi estas metita tien ion kies dimensiojn via templato ne permesas! Cxiuokaze ankorau dankon pro raporto de la librofoiro.

9/20/2005 04:08:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon kara Beĉjo pro via rimarko!. Mi preskaú ĉiam uzas "Mozilla Firefox", kaj en tiu krozilo ne videblas la problemo, almenaŭ en mia versio/komputilo. Do, laŭ via averto, mi kontrolis la paĝaspekton per "Explorer" de Mikro$ofto, kiun mi supozas esta la plej uzata krozilo, kaj vidis la malbelan problemon. Krome, la diagnozo far vi estis tute preciza: la kaŭzanto estis "script" de "neocounter.net" sur kies montrita bildamplekso mi ne havis kontrolon. Pli bone mi decidis simple forigi ĝin el la templato.
Dankegon!

9/20/2005 12:44:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361