2005-09-22

22a de septembro: naskiĝo de Michael Faraday

Michael FaradayJa, hodiaŭ estas tiu datreveno: la 22an de septembro de la jaro 1791, do 214 jarojn antaŭ nun, naskiĝis Michael FARADAY. Li mortis en la jaro 1867, tio estis 20 jarojn antaŭ la apero de la Unua Libro pri la Internacia Lingvo (dirus esperantisto).
Faraday estas unu el (multaj) sciencistoj kiujn mi admiras, kaj fakte, en la jaro 1987, mi verkis artikoleton pri li: 120 jaroj post la morto de Michael Faraday, en hispana lingvo, por revuo "Electrónica Fácil" [Facila Elektroniko], kiun tiutempe S-ro Aurelio Mejía Mesa [Aureljo Meĥia Mesa] (nuntempe kunlaboranto en la hispanlingva Vikipedio), eldonis kaj presis en mia urbo. Bedaŭrinde jam finiĝis la aperado de tiu revuo.
Faraday ne havis grandan scion pri matematiko, li estis eksperimentema sciencisto, tamen ne tro interesata pri praktikaj aplikoj sed ja pri la fundamentoj kiuj regas la konduton de naturo, kaj precipe pri la interrilatoj de naturfortoj tiutempe konsiderataj tute apartaj. En la jaro 1831 li malkovris la elektromagnetan indukton, rilatante mekanikan movon kun magnetismo kaj elektro!, bazo por posta disvolvo de elektraj generatoroj kaj motoroj. La bela matematika esprimo de la rilatoj inter elektro kaj magnetismo ne aperis tiam, ĝi ankoraŭ devus atendi la laboron de la genia James Clerk MAXWELL.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361