2005-09-21

Katalogo pri molekuloj

ISBN 9998384214Mi ĵus rehavigis al publika biblioteko pruntitan libron pri molekuloj. Temas pri la verko, en angla lingvo, Molecules [Molekuloj] far P. W. Atkins, ISBN 9998384214, el la kolekto Biblioteko de Scientific American, kiun mi ŝatas kiel sciencpopulariga, sed ne trosimpla, verko.
La libro prezentas unue simplajn klarigojn pri la interatomaj ligoj ekzistantaj en molekuloj, kaj poste ĝi pritraktas, unu post alia, pli ol cent molekulojn ekde plej simplaj kaj komunaj ĝis aliaj ne tiome konataj. Al ĉiu molekulo la aŭtoro dediĉas, averaĝe -okulkalkule- iom pli ol unu paĝon, kie li montras desegnaĵon de la molekulo, ĝia atoma konsisto, kie ĝi troveblas, iom da historio, graveco de tiu molekulo, ĉu al ĝi suldiĝas la koloro, la odoro, aŭ la gusto de iu objekto, ĉu ĝi estas en la naturo, en drogo aŭ en aliaj produktoj, ktp.
Ĉu ekzistas alia similnivela katalogo, enciklopedio, aŭ "atlaso" pri molekuloj, eble kun pli granda kvanto da ili?. Tre interesa por ŝatantoj de fiziko kaj kemio, kaj precipe pri molekuloj, atomoj, kaj nanoteknologio, kiel mi. Eble iu leganto de tiu-ĉi blogo konas pri alia simila libro. Ĉu?.

Etiquetas: , , ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Tre interesa raporto. Bedaurinde mi ecx ne konis tiun cxi libron prezentitan de vi!

9/22/2005 03:51:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361