2005-09-29

Juanes: Muzika sukceso tra la mondo

JuanEsHodiaŭ mi volas skribi iomete pri la nuntempa sukceso de mia samlandano (kaj eĉ samregionano), la komponisto kantisto konata kiel Juanes (el sia vera nomo "Juan Esteban ARISTIZÁBAL"). En turneo tra la mondo, dum la pasintaj tagoj li atingis grandan sukceson en Hispanio kaj ceteraj landoj kiujn li vizitis; ekzemple, en Germanio, pri lia prezento en la urboplazo de Hamburgo, la ĵurnaloj titolis simile al kiel faris Reutlinger General Anzeiger: "Juanesmania im Hamburger Stadtpark".
Pri Juanes mi ankaŭ ŝatas ke li estas fiera pri sia loka kulturo, kaj ankaŭ defendas nian lingvon, la hispanan lingvon. Li kantas en la Hispana, kaj li volas trovi kiom "malproksime", kiom "grande", li povas esti kantante en la Hispana. Interesa detalo tiurilate estas ke li uzas foje ĉemizon kun hispanlingva frazo "Se habla Español", ["Oni parolas la Hispanan"], kaj rezulte, li enmodigis tiajn ĉemizojn inter junuloj. En la momento li estas la plej vendanta negermana kantisto en Germanio, kun sia lasta sukcesaĵo, la kanzono "La camisa negra" ["La ĉemizo nigra"], pli frue en Germanio ankaŭ estis tre sukcesa lia kanzono "A Dios le pido" ["Al Dio mi petas"].
Hodiaŭ, 29an de septembro Juanes faras grandan konĉerton en nia landa ĉefurbo Bogoto, en stadiono Campín, kun loko por 38000 homoj.
Juanes, kune kun Shakira ["Ŝakira"], estas nuntempe la plej sukcesaj kolombiaj komponistoj kantistoj, mondskale konataj kaj ŝatataj.

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kara Luis,
Dankon pro prezento de tiu kantisto. Pri Shakira multaj opinias ke sxia famo estas cxefe pro sxiaj koketaj pozoj. Tamen mi opinias ke sxi enkondukis vere iun novan specon de la muziko en sfero de la popmuziko. Sxian influon oni povis vidi en cxi jara konkurso Eurovision-2005 cxe kelkaj kantist(in)oj precize tiu sinjoro kiu kantis por Anglujo.

9/30/2005 04:36:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Pardonu kantisto de Anglujo estis sinjorino kaj ne sinjoro.

9/30/2005 04:37:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361