2005-10-11

Granda koncerto en mia urbo

JuanesNur malmultajn tagojn antaŭe mi skribis pri la kantisto kaj kanzonaŭtoro Juanes; tamen, nun mi volas denove skribi pri li, ĉar mia urbo, Medellín, estos la venontan dimanĉon scenejo de granda koncerto donacata far li, okaze de la 330 jaroj de lia amata urbo kiu vidis lin kreski kaj fariĝi muzikisto, kvankam li ne naskiĝis en tiu-ĉi urbo, sed en proksima vilaĝo nomata Karolino de la Princo [Carolina del Príncipe], kie mi estis iufoje kaj kaptis kelkajn fotojn [1,2,3,4,5,6,7,8,9,10]. La 33-jara aŭtoro kantisto jam vendis ses milionojn da diskoj tra la mondo, kaj gajnis plurfoje en la hispanlingvaj versioj de la usonaj konkursoj: Grammy-premioj, Billboard-premioj, kaj MTV-premioj, kaj en pluraj aliaj konkursoj.
Por la koncerto, kiu okazos en unu el la ĉefaj stratoj de la urbo: avenuo Sankta Johano, fronte de la konstraĵoj de la urbestrejo, oni antaŭkalkulas la ĉeeston de pli ol 100000 homoj. Kompreneble, ĉi-semajne en mia urbo grava temo de babilado estas tiu koncerto, des pli ĉar Juanes estas alte estimata far siaj samregionanoj, medeĝinanoj kaj kolombianoj ĝenerale.

avenuo kiel koncertejo

Kvankam Juanes ne estos la ununura muzikisto kiu kantos tiutage, lia famo estas tia ke la ceteraj tri, ankaŭ bonaj artistoj, preskaŭ ne estas menciitaj. La koncerto okazos, kiel mi diris, la venontan dimanĉon, 16-an de oktobron; tamen ekde la jaŭdo 13 la urbaj aŭtoritatoj devas limigi kaj poste fermi la vetureblecon tra la avenuo koncertejo, ĉar oni devas instali multajn aparatojn por sono kaj lumigado, krom grandajn ekranojn, lokojn pro manĝo-vendistoj, publikajn necesejojn, ktp., krom zorgi pri la sekureco de la homamaso ... Ebla problema afero estas ke nuntempe okazas oftaj pluvoj en nia regiono!, do, restas nur esperi ke la venontan dimanĉon ne okazu forta pluvo, sed maksimume pluveto malpli forta ol la popola emo vidi kaj aŭskulti la kantistojn.

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Jen nova blogo kiu estas en esperanto kaj mi trovis gxin: nigramonto

10/14/2005 05:57:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon kara Beĉjo pro la informo pri via trovaĵo. Mi metis ĝin en la listo aperanta en mia blogo: Bildoj de Nigramonto

10/14/2005 01:40:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361