2005-10-14

Renkontiĝo pri Organizaĵa Komunikado

Renkontiĝo pri Organizaĵa Komunikado

Krom mia ĉi-jara instruado pri Artefarita Intelekto en la Fakultato pri Informadiko de la Universitato Pontifika Bolivarana, dum oktobro kaj novembro mi estas instruisto pri Perinterretaj Organizaĵoj en la fakultato de Organizaĵa Komunikado kun Emfazo en Internaciaj Rilatoj de la Universitata Institucio "Colegiatura" Kolombia. Do, la fakultata dekano invitis min por ĉeesti Renkontiĝon pri Organizaĵa Komunikado, kaj mi tuj akceptis. Dum la renkontiĝo, kiu okazas ekde la hieraŭa ĵaŭda mateno, ĝis la hodiaŭa vendreda tagmezo, mi havas la okazon aŭskulti prelegojn kaj analizojn far profesiaj komunikistoj laborantaj en diversaj organizaĵoj, kaj ankaŭ la analizojn rigarde de la "akademio", reprezentata far kvar el la lokaj universitatoj kiuj havas fakultatojn pri Socia Komunikado, ĴurnalismoOrganizaĵa Komunikado. Mi pensas ke mi estas la ununura strangulo "inĝeniero" en tiu amaso da plejparte komunikistoj, kaj iom da administristoj aŭ studentoj kaj profesiuloj de fakoj tre koneksaj kun socia komunikado. Nu, mi ne konsideras min tipa inĝeniero, nek mense unufaka; temoj sufiĉe diversaj interesas min: matematiko, filozofio, evoluado, scienco, fiziko, nanoteknologio, komputado, robotiko, lingvoj, humuro, ktp. Do, por mi estas interese koni la vidpunktojn de komunikistoj kaj lerni iom pri ilia fako dum tago kaj duono.

Etiquetas:

6.2914-75.5361