2005-10-18

La ebleco "lerni" kaj la neebleco "instrui"

Bedaŭrinde ĉiuj homaj lingvoj por ĉiutaga komunikado -do, escepte de formalaj artefaritaj lingvoj kiel matematiko- havas tro limigitajn vorto-klasojn, funkciojn aŭ rolojn de vortoj kiel ekzemple verboj, sustantivoj, adjektivoj, ktp. Mi diras "bedaŭrinde" ĉar tio ofte kreas mensajn konfuziĝojn kaj baras ke oni formu taŭgajn, pravajn, mensmodelojn pri la mondo, pri la "realaĵo" -se ni akceptas ke iu realaĵo ja ekzistas ekster la pensanta subjekto. Ĉi-tiun aferon pritraktis aŭstria filozofo kiu mortis la jaron kiam mi naskiĝis: Ludoviko WITTGENSTEIN.
Ekzemple, analizu ni du verbojn: "ekzisti" kaj "paroli", ili ambaŭ estas simple "verboj", do pro tia "egala gramatika karaktero" de tiuj du vortoj, nia menso emas pritrakti ilin kiel egalaj, eĉ en pli gravaj mensaj modeloj pri nia mondo, sed ni scias ke iliaj veraj "filozofiaj" karakteroj estas ege malsimilaj. "Li ekzistas" estas egege malsimila al "Li parolas", (unu diferenco estas ke "ekzisti" estas antaŭkondiĉo por "paroli") do, en iu ideala neerariga lingvo "ekzisti" kaj "paroli" devus aparteni al du ankaŭ malsamaj lingvaj kategorioj. Eble "paroli" kaj "pentri" povas havi egalan karakteron, sed malsama al la karaktero de "ekzisti".
Por mi, ankaŭ "lerni" kaj "instrui", devus aparteni al du malsamaj lingvaj kategorioj ĉar ili estas ege malsamaj en sia reala karaktero. En kutima lingvo oni simple pritraktas tiujn du vortojn simple kiel "verboj", do egalaj, kaj la lingva uzado faras ke ni pensu pri ambaŭ vortoj kiel partoj, flankoj, en procezo "instruado/lernado". Ah! kiel simple kaj simetrie!, tia simetrio emas kontentigi la menson (sed erarige!): ĉe unu flanko estas instruisto kaj ĉe la alia flanko estas lernanto, la instruisto "instruas" iusence "simile" al kiel la lernanto "lernas". Eĉ la menso emas pensi erare ke ambaŭ rolantoj estas liberaj por fari sian agon "instrui" aŭ "lerni". Sed tute ne!, la realaj karakteroj de la du "verboj" estas ege malsamaj:
Simile al la antaŭa ekzemplo pri "ekzisti" kaj "paroli", diferenco pri kiu oni kutime ne pensas estas ke "lerni" (aŭ pli precize: la volo, kapablo kaj ago lerni) estas antaŭkondico por "instrui". Jen:
Rilate la unuan ekzemplon: Mi povas diri simple: Li ekzistas, tamen, kiam mi diras Li parolas, mi estas dirante reale: Li ekzistas kaj parolas. Simile, en la dua ekzemplo: Mi povas diri simple: Li lernas, tamen kiam mi diras Li instruas, mi estas ankaŭ dirante samtempe: Li instruas kaj iu lernas; ĉar la simpla ago "instrui" estus instrui en iu vakua dezerto. Nu, "lernado" ne havas kiel antaŭkondico "instruadon", oni povas lerni sola, el travivaĵo, el pasiva objekto, la lernanto povas analizi, ekzameni, disdividi, ktp. por lerni el tute senanima objekto. Ŝtono ne povas instrui min, tamen mi ja povas lerni pri ŝtono el ĝi. Same kiel ne eblas simple "paroli" sen "ekzisti", ankaŭ ne eblas simple "instrui", se ne estas iu kiu "lernas" (kun kapablo, volo kaj ago). Do tial, mi kiu laboris kaj laboras en "instruado", asertas ke eblas lerni, kaj neeblas instrui. La simpla ago "instrui" estus instrui en vakua dezerto. Por mensa klareco, en la lingvoj do la vorto "instrui" ne devus ekzisti, anstataŭ ĝi, devus ekzisti pli bone io kiel "lernofaciligi" aŭ "lernohelpi"; tiele ni pensus pli prave pri la lernoprocezo.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Tre kapabla blogajxo kaj tre bonaj ekzemploj.

La nocio, ke niaj lingvoj misgvidas nin, estas nun parto de nia kultura heredajxo. Kiel vi sendube scias, dum preskaux la tuta 20a jarcento la brit-usona filozofia tradicio forte inklinis al lingva analizado. Tre grava frukto de tiaj esploroj (tre eble la unusola konkreta frukto!) estas la lingvistika pragmatiko, scienco kiu montras kaj emfazas, ke multa perlingva komunikado estas nerekta: (a) oni komunikas pli, ol oni diras, kaj (b) ekzistas principoj, kiuj gvidas tiun nerektan komunikadon.

Lingvoj ne rekte determinas nian pensadon. Tion pruvas interalie la fakto, ke ekzistas homoj, al kiuj tute mankas lingva sistemo, ecx pergesta (tute needukitaj surdmutuloj), kiuj, kvankam ili neofte farigxas raket-sciencistoj, tamen funkcias kiel homoj.

Alia pruvo, kompreneble, estas, ke se ne eblus eskapi la "prizonon" de niaj lingvoj, ne ekzistus homoj, kiel vi, kiuj konstatas sian situacion :)

Pri la misgvida verbeco de 'instrui' mi menciu, ke mi cxiam sentis ke mi instruas en vakuo :)

Ken

10/20/2005 11:33:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361