2005-10-16

Ne Nobel-premio pri matematiko

La 14an de oktobro, kara amiko Beĉjo skribis en sia blogo pri Kial ne Nobel-premio por matematiko?.
Ja, kion li rakontas pri la afero mi ankaŭ legis iam. Tamen, pripensante la aferon refoje, mi memoris ion kion mi legis en la biografio pri Albert Einstein verkita far Ronald W. CLARK [ISBN 0810908751], kaj publikigita far Times and Life, kio pensigis min aldoni ion al la skribaĵo de Beĉjo:
Alia kialo pro kiu S-ro Alfred NOBEL ne kreis premion por matematiko, estis -laŭ mi komprenas- lia intereso pri aplikitaj malkovroj, ne pri "nur" teoriaj, kiel okazas ofte en matematiko, aŭ pli akurate en la tiel-nomata "pura matematiko". En la kampo de fiziko ni havas historian ekzemplon: La Nobel-premio donita al Albert Einstein estis iom malfruigita (ĝis 1922) ĉar por la tiamaj juĝistoj estis malfacile taksi ĉu la homaro atingas profiton, uzon, el la malkovroj de Einstein, kaj oni donis la premion pro la ekspliko de fotoelektra fenomeno, afero kiu estas vere malpli grava ol Teorio de Relativeco, science kaj eĉ filozofie, sed oni vidis la unuan kiel pli "aplikebla", "praktika" ol la dua. Laŭ la menciita biografio, la akademianoj "ĉirkaŭiris" la malfacilan decidon pri relativeco kaj aljuĝis tiun Nobel-premion al Einstein "... sendepende de la valoro kia povus finfine esti ligota al liaj teorioj pri relativeco kaj gravito, se tiuj estas certigitaj, pro liaj servoj al la teorioj pri fiziko, kaj speciale pro la malkovro de la leĝo de fotoelektra fenomeno" (citite en la paĝo 196 de la menciita libro).
Do, por ke matematikisto ricevu Nobel-premion, sia atingaĵo verŝajne devas esti matematiko aplikata en unu el la fakoj por kiuj ja ekzistas Nobel-premio. Ekzemple la verkoj de la ĉi-jaraj premiitoj pri Ekonomio -eble pli tiu far Robert Aumann, ol tiu far Thomas Schelling- estas matematiko, tamen matematiko aplikita al ekonomiaj, sociaj kaj eĉ politikaj aferoj.
Mi rimarkas ke ne nur en Nobel-premioj, sed en multaj etosoj aŭ medioj oni taksas pli alte la "aplikitajn" kaj "praktikajn" atingaĵojn ol tiuj "teoriaj"; tamen, mi persone taksas tre alte la nur teoriajn aferojn, tiaj aferoj, -simile al arto kaj al humuro- estas kio diferencigas la homan specion disde -kaj super- ceteraj bestoj kiuj ankaŭ malkovras "aplikitajn" kaj "praktikajn" solvojn por sia ĉiutaga vivteno.

Etiquetas:

6.2914-75.5361