2005-10-27

La plezurigaj babiladoj inter amikoj

Hodiaŭ mi havas du agrablajn babiladojn kun amikoj: unu jam okazis ĉi-matene antaŭ skribi tiun-ĉi blogaĵon, kaj la alia okazos ĉi-vespere. Tiu dum la mateno okazis pro hazarda renkontiĝo surstrata kun amiko konita ekde pli junaj aĝoj, kiam ni estis studentoj. Li studis kemian inĝenieradon, kaj mi elektronikan, en la sama universitato, kaj krom tio ni loĝis en la sama kvartalo kaj havis, kompreneble, aliajn komunajn amikojn. Tamen post tiuj jaroj, -strangaj aferoj kiuj okazas en nia socia vivo- dum longaj jaroj ni ne plu havis okazon por babili. Foje ni eĉ trairis la straton en kontraŭaj direktoj, ŝajne iom urĝe, kaj nur etaj salutoj ambaŭdirektaj okazis. Hodiaŭ matene, post instrui klason, mi renkontis lin kaj, post la kutima saluto, ni ŝajne ambaŭ sentis ke ni ne havas urĝon kaj -post tiom da jaroj- ni havis tempon por babili.
En minutoj ĉiu rakontis al la alia pri sia vivo dum la lastaj jaroj, en kiuj entreprenoj laboris, kaj kion faras nun. Post jaroj da laborado en sia kemia fako, li nun dediĉiĝas al pentrarto, kiun li vere ŝatas: hobio kiu por li fariĝis lia nova "profesio". Miaflanke, post jaroj da laborado en entrepreno, mi dediĉiĝas al instruado kaj aliaj "akademiaj" laboraĵoj. Ni sentis ke la konversacio estos tro longa por starado en trotuaro, do ni iris al proksima kafejo, sidis kaj mendis kafojn por daŭrigi la babiladon.
Ni, proksimume samaĝuloj, estas en vivaĝo, kiam oni deziras vivi neurĝeme, kaj kiam la plurjara interesiĝo, legado kaj lernado pri diversaj fakoj, faras el ni "filozofojn" kiuj jam havas pli ampleksan rigardon sur la vivon, kaj kiuj kapablas facile trovi rilatojn inter scioj kaj fakoj tradicie apartaj. Ni babilis pri scienco, tekniko, socio, kulturo, pentrarto, juro, matematiko, fotografio, evoluado, lernado, instruado, k.t.p. ... Kia agrabla kaj mense stimula babilado!. Ni ambaŭ interesiĝas pri multaj temoj, multaj el ili komunaj al la du. Entute ni pasigis horon kaj duonon en tiu babilado.
Hodiaŭ vespere mi ĉeestos renkontiĝon, en alia kafejo, por babili kun grupo de amikoj. Mi esperas ke tiu babilado ankaŭ estos agrabla kaj interesa.
Mi klarigas ke la montrita foto, kie mi estas tiu kun flava ĉemizo, ne estas de la hodiaŭaj babiladoj sed de alia antaŭa. Mi serĉis en mia komputilo iun foton por ilustri la temon "babilado" kaj trovis la ĉi-montritan.

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kiam mi vidis vian hodiauxan foton mi tuj pensis: ha, ankaux en Kolombio oni faras tion. Sed post lego de la teksto mi konstatis min iom misinterpretinta.

En Usono (kaj sendube ne nur) estas en diversaj lokoj, ne tiom en metropoloj kiom en urbetoj kaj vilagxoj, regulaj kaj rutinaj kunigxoj de maljunaj babilemuloj. Kutime emeritaj viroj, ili "filozofiumas" kaj sxpinas rakontojn. Ofte, kiam mi eniras novan urbeton, mi hazarde enmigras kafejon, ekzemple dimancxon matene, kaj jen la loka bando, samtrajte cxie.

Fakte mi mem pli-malpli regule kunigxas, jam plurajn jarojn, kun du iamaj studentoj, ambaux diplomigxintaj pri lingvistiko, sed ambaux nun programistoj (tipe!). Ni sxerce nomas nin "la India-Palace-sabatmatena klubo" cxar ni cxiam kunvenas sabatmatene cxe Barat-kuira restoracio kun la nomo "India Palace".

Ken

10/28/2005 07:01:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361