2005-11-27

Unua jaro de mia blogado

Mi ne blogas antaŭ relative multaj tagoj ĉar mi estis iom okupita per kelkaj jarfinaj laboraĵoj, kaj ankaŭ ĉar okazis la morto de mia bopatrino la pasintan dimanĉon 20an; ŝi loĝis en nia hejmo dum la lastaj naŭ jaroj, do vi komprenos ke tio estis malbona okazaĵo por ni, kaj precipe por mia edzino. Mi esperas ke tia daŭro de mia silento estis sufica por ke la amiko Maliculo kaj tiuj "multaj esperantistoj" kiujn li menciis kaj kiuj "estas nur komencantoj" kaj serĉas ion mallongan por legi, havis sufiĉan tempon por mensdigesti mian lastan "tro longan" skribitan penson.

Kiel rapide pasas la tempo!. La 28a de novembro, estas la unua naskodatreveno de tiu ĉi blogo, kiun mi komencis per tro simpla mesago: Unua Saluto, en la sama dato de la jaro 2004. La blogado estas por mi interesa agado, kaj mi klopodos daŭrigadi ĝin.
Dum ĉi tiu jaro ni ĉiuj povis rimarki ankaŭ la daŭran kreskadon de la nombro de blogoj skribitaj en La Internacia Lingvo. Mi ne hezitas rekomendi al ĉiuj legantoj komencu viajn proprajn blogadojn en Esperanto, tio utilas kiel persona esprimrimedo, kiel komunikilo, kiel diskonigilo pri nia kara lingvo, kaj eĉ kiel simpla maniero praktiki kaj perfektigi nian lingvan kapablon, almenaŭ en skriba formo.

Etiquetas: , ,

5 Komentoj:

Blogger Eriketo diris ...

Fakte, ne ĉiuj bloglegantoj estas komencantoj. Kvankam mi komprenas la sintenon de Maliculo, ne forgesu pri ni kiuj parolis Esperanton ekde multaj jaroj! Por mi, bloglegado kaj verkado estas la sola regula metodo por mi komunikadi per mia denaska lingvo. Dank' al la reto mi nun ĉiutage povas legi, aŭdi, spekti,skribi esperantlingve. Do, dankon al blogantoj kiuj verkas longe kaj mallonge, ke estu io taŭga por ĉiu!

11/28/2005 07:03:00 a. m.  
Blogger Hans-Georg Kaiser diris ...

Kara,

mi gratulas al vi pro la atingo de la unua jaro. Pensu plu skribe, je via propra plezuro, kaj plu skribu pense tiel elegante, por la la plezuro de viaj E-legantoj.

Kore, Cezar:)!

11/29/2005 10:10:00 a. m.  
Blogger Manuel diris ...

Mi apogas la konsilon ke komencantoj ekzerciĝu per verkado blogojn. Mi aldonas: "...anstataŭ verkado artikolojn en Wikipedio" ;-)

11/30/2005 04:45:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Estas plezuro ankaŭ por mi gratuli vin pro unujara datreveno. Vian blogon mi legas ĉiutage ĉar la temoj ĉiam interesas. Ni ambaŭ bonŝancas esti emeritoj do havas pli da tempo ol aliaj blogistoj; sed al vi mi ege envias tion, ke vi povas desegni...

Ken

12/01/2005 06:49:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Elkoran gratulon pro unujarigxo de via bona blogo. Ankau pensu kaj skribu viajn pensojn tiel kiel vi preferas (longe au mallonge).

12/02/2005 09:19:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361