2005-12-02

Dankon, karaj gratulintoj

Mi esprimas mian elkoran dankon al ĉiuj legantoj kiuj sendis gratulojn okaze de mia unua jaro kiel bloganto.
Mia intenco estas daŭrigi mian blogadon dum multaj jaroj. Mi trovas ke tio estas bona praktikado: Por verkado de legeblaj kaj legindaj artikoloj oni estas devigata ampleksigi sian personan vortaron kaj plibonigi sian skribstilon por pli bone komuniki siajn ideojn.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361