2005-12-13

ASIMO en decembro 2005: plibonigita

ASIMO 2005/12La japana kompanio HONDA ĵus prezentis sian plibonigitan homoidan roboton ASIMO. Kelkaj el la plibonigoj temas pri pli bonaj movoj en kunordigita interrago kun homoj, ekzemple por doni kaj ricevi objektojn al/el homo, kaj por ke homo kaj roboto kunpiediru manprenate. La homoida roboto estas 130 centimetrojn alta, kaj pezas 54 kilogramojn. La normala piedira rapido de la nova ASIMO estas nun 2.7 km/h, antaŭe estis: 2.5 km/h. Antaŭe ASIMO kapablis kuri rekte je 3 Km/h, sed la nova modelo atingas 6 Km/h kaj ne nur rekte: kurvan kuradon -kun radiuso de 2.5 metroj- ĝi povas fari je rapido de 5 km/h. Ankaŭ ĝi (ĉu li?) kapablas porti objektojn en puŝĉaro gvidante ĝin kun homeska flekseblo. ASIMO povos labori kiel ricevisto de homoj kaj kiel informanta gvidisto.

Ligoj: → Novaĵo en japana lingvo kun kelkaj fotoj montrantaj la novajn kapablojn → Oficiala retejo de ASIMO → ASIMO kurante je 6 Km/h

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361