2005-12-19

Natura Selektado estos nature selektita

Eble ni ne devas timi tro multe se Natura Selektado perdas kelkajn batalojn en kelkaj lokoj, kun la koresponda triumfo de Kreismo.
Natura Selektado estas tiel "natura" kaj ĝenerala, ke ĝi mem -la koncepto- estas aplikebla al sia propra lukto cele sian supervivadon en la mensa medio, kiel pli taŭga "individuo" ol iu ajn varianto de Kreismo:

Foje, ekzemple en ĝangalo, eblas ke ekzemplero de la plej taŭga specio por iu medio, pro iu ajn kaŭzo aŭ hazardo, perdu sian porpluvivadan batalon, dum ekzemplero de mapli taŭga specio supervivas. Tiu aparta okazintaĵo ne signifas ke la definitiva, longa-tempa, supervivonta specio ne estos tiu de la unue menciita individuo.
Mi fidas ke en la longa-tempa libera konkurado en la mensa medio, definitive triumfos la Natura Selektado/Evoluado, dum la kontraŭaj neraciaj hipotezoj estos venkitaj, ne kapablos supervivi pro netaŭgeco por tiu mensa medio.

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Nur efektive ĉu konkurado en la mensa medio estas libera? Potencaj kaj riĉaj rondoj ĉu tute ne influas?
Almenaŭ en interreto mi dubas. Necesas edukadi nekorupteblajn homojn.

3/07/2014 09:00:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361