2005-12-17

Triokula roboto QRIO

Triokula roboto QRIOTuj post la prezento far kompanio HONDA de sia plibononigita homoida roboto ASIMO, pri kio mi blogis, ankaŭ siavice kompanio SONY prezentis iomete plibonigitan modelon de sia konata homoida roboto QRIO.
Ĉi foje temas pri pli lertaj manfingroj, kaj precipe pri la aldono de tria okulo en la frunto de la robotvizaĝo. La nova aldona okulo havas grandangulan lenson -kian oni kutime nomas "fiŝokula" lenso- kaj tio permesas pli bonan vidadon por la roboto, kun preskaŭ 180 gradojn de vidangulo. Laŭ raporto, la roboto povas, ekzemple, rigardi grupon de homoj kaj enfokusigi specifan ulon por tiun atenti. Tiu ĉi kapablo "kunigas pli la homojn kaj la robotojn", laŭ esprimo de S-ro Kacumi MUTO, Ĝenerala Direktoro de la Fako de Amuzaj Robotoj de Sony.
Qrio estas 58 centimetrojn alta kaj ĝia pezo estas iomete pli ol 8 kilogramoj.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361