2005-12-28

28a de decembro: naskotago de Johano Von Neumann

Johano Von NEUMANNMemoru ni hodiaŭ pri Johano VON NEUMAN, kiu nakiĝis en Budapeŝto (Hungario) la 28an de decembro de 1903. Li studis en la Universitato de Berlino inter 1921 kaj 1923, daŭrigis la studadon en la Svisa Federacia Teknologia Instituto (ETH, Zürich, Svislando) ĝis 1925; reiris li al Budapeŝto kie doktoriĝis en 1926. Li estis profesoro en la Universitato de Berlino inter 1927 kaj 1929 kaj poste en la U. de Hamburgo, tamen en 1930 li eliris el Germanio al Usono. En Princeton li laboris unue en la samnoma universitato kaj ekde 1933 en la Instituto por Altnivelaj Studoj. Li fariĝis usona civitano en 1937. Dum la dua mondmilito li estis konsilanto por la projekto pri atombombo, kaj en 1955 oni membrigis lin en la usonan Komisionon pri Atomenergio.
J. Von Neumann estis parolanto de pluraj lingvoj kaj bonega scianto pri historio, kiu havis vere brilan menson, kapabla fari rapide mense komplikajn matematikajn kalkulojn, kaj kun grandega memoro: kapabla legi longan tekston kaj poste ripeti ĝin parkere. Li mortis en Vaŝingtono (Usono) la 8an de februaro de 1957.
Johano VON NEUMANN estis elstara matematikisto kiu kontribuis al diversaj kampoj de scio, precipe:

  • En matematiko li estas konata kiel "patro" de ludoteorio, kio havas multegajn gravajn aplikojn, en ekonomiko, milito, strategiaj ludoj, k.t.p.
  • En komputiko, li estas la "patro" de la kutima arkitekturo de komputiloj, tiel nomata"arkitekturo de Von Neumann".
  • En fiziko, kvankam li kontribuis pozitive al matematikaj aspektoj de kvantuma teorio, ankaŭ li faris eraran "pruvon" en libro Matematikaj Fundamentoj de Kvantummekaniko publikigita en germana lingvo, en Berlino, en 1932, kiun kelkaj konsideras ke -pro lia prestiĝo- bremsis la esploradon de kvantuma fiziko el vidpunkto de kaŝitaj variabloj, defendata precipe far David BOHM. Inter la unuaj rimarkintoj pri la erara konkludo de Von Neumann estis Grete HERMANN kaj Johano BELL.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361