2006-01-07

Aviadilego A380 en nia flughaveno

Ĝis la jaro 1985 mia urbo havis nur unu flughavenon, nomata Olaya Herrera [Olaja Errera], iome malnova kaj eta, kiu situas -danĝere- ene de tre homloĝata urboparto. Tiujare oni inauguris modernan grandan internacian flughavenon nomata José María Córdova [Hose Maria Kordova], en malpli homloĝata areo en municipo Rionegro, oriente de Medellín. Tiu ĉi flughaveno estas kiu servas mian urbon kvankam ĝi situas je proksimume 45 minutoj da veturo ekde la urbo. La flughaveno Olaya Herrera ankoraŭ funkcias, sed por regionaj flugoj.

Medellín kaj Rionegro

Surpriza novaĵo por mi estis ke morgaŭ dimanĉon 8an de januaro (nun ĉe mi estas sabate, nokte), la plej granda aviadilo, Airbus A380, - pri kiu mi skribis antaŭe- surteriĝos en nia flughaveno posttagmeze. Tio estos spektaklo por la kuriozema homamaso, inter ili multaj fotoĵurnalistoj, kiuj ĉeestos en la flughaveno por rigardi tian unikaĵon. Kvankam tiu aviadilego ne flugos regule ĉe ni, la celo de la morgaŭa alveno estas fari teknikajn provojn de tiu flugmaŝino ĝis la merkredo 11a de januaro.

aviadilo A380

Etiquetas:

6.2914-75.5361