2006-01-09

Aviadilego A380 en nia flughaveno: prokrastita

Laŭ lastaj informoj el Touluse (Francio), pro teknikaj kialoj, la anoncita vojaĝo de aviadilo Airbus A380 al nia flughaveno de Rionegro estis prokrastita: unue oni anoncis unu-tagan prokraston, de dimanĉo 8a al lundo 9a, sed poste oni diris ke ankoraŭ hodiaŭ naŭa ne okazos la surteriĝo. Tamen oni ne eliminis la planon ĉar, pro la kondiĉoj de nia flughaveno, la surteriĝo ĉi-tie utilos por teknikaj provoj cele la atingo de oficiala atestilo pri la aviadilo donota far aeronaŭtikaj aŭtoritatoj.

Etiquetas:

6.2914-75.5361