2006-01-16

Al lernejo kun erotikaj kajeroj

Nun estas tempo kiam studentoj kaj gepatroj de lernejanoj devas aĉeti librojn kaj aliajn lernilojn por la studjaro kiu komenciĝas. Nu, la kajeroj por la lernantoj nun kreas diskutadon en mia lando ĉar ĉiujare la eldonejoj, kiel Norma, El Cid, Kimberly, kaj D'vinni (ĉi-lasta en asocio kun revuo Soho), lanĉas al la merkato kajerojn kun ĉiam pli kaj pli erotikaj kolombiaj modelinoj en la kovriloj. Kompreneble la lernantoj ŝatas tiajn kajerojn, sed multaj gepatroj kaj lernejestroj ne ŝatas tiajn kajerkovrilojn. La konkurado en la merkato estas forta, la antaŭaj kajeroj sen fotoj en la kovrilpaĝoj aŭ kun malpli allogaj fotoj havas malfacilan vendadon: Ju malpli da vestaĵoj, des pli da vendado.
Se vi alklakas la sekvantajn ligilojn, vi komprenos kial la kajeroj kun fotoj de tiuj modelinoj, belecreĝinoj kaj aktorinoj estas preferataj de la lernejanoj kaj studentoj:
Natalia PARÍS (la plej fama kolombia modelino, kaj unu el la unuaj kiuj aperis sur kajerkovriloj), Consuelo GUZMÁN PARRA, Johana CURE, Viña MACHADO, Natalia DURÁN, Ana Sofía HENAO, Sharick LEÓN, Carolina CRUZ.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Bona ideo. De mi estas rimarkita unu belulino... Ŝi bezonis salajron.

3/01/2014 09:42:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361