2006-01-10

Aviadilego A380 en nia flughaveno surteriĝis

A380 en flughaveno de Rionegro

Fine, la mardon 10an de januaro, aviadilo Airbus A380-800 suteriĝis, por la unua fojo en Ameriko -kiel atendite- en la flughaveno José María Córdova kiu situas je 2200 metroj super marnivelo, en municipo Rionegro, en la proksima oriento de mia urbo Medellín. La granda flugmaŝino, kun longo de 73 metroj kaj enverguro de preskaŭ 80 metroj, elirinta el Touluse (Francio), post pli ol 10 horoj da flugado tuŝis la flughavenan dromon numero 36 je la 15:25 horoj laŭ loka tempo, antaŭ pluraj miloj da kuriozemaj kaj entuziasmaj rigardemuloj. Mi bedaŭras ke mi ne povis ĉeesti tian okazintaĵon historian :(

Etiquetas:

1 Komentoj:

Blogger HappySam diris ...

thats one crazy big plane

1/13/2006 04:32:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361