2006-01-28

Pakante librojn

Okaze de la venonta transloko de mia loĝejo, pri kio mi rakontis en pasinta blogaĵo, jam estas tempo komenci pakadi aĵojn, por ne fari tion malfrue sub la premo de urĝeco. Ni komencis per mia blogejo, pli precize per la biblioteko. Do, hieraŭ vespere, sub la seriozmiena rigardado de Beethoven en pentraĵo, mi kaj mia edzino komencis paki librojn en kartonajn skatolojn aĉetitaj hieraŭ matene, lasante ankoraŭ en la bretaro nur tiujn librojn kiujn mi bezonos dum la venontaj du semajnoj. Mi kalkulas ke la tutan libraron ni povos paki en dek aŭ naŭ skatolojn. Mi pensas ke la skatoloj estas iom grandaj kaj, plenigitaj de libroj, ili ja estas tre pezaj; tamen mi esperas ke tia pezo ne estos troa por la ŝarĝistoj de la translokada kompanio kiun ni kontraktos.
La granda pezo de libroj pensigis min ke ekzistas io paradoksa: kio plej gravas en libroj estas ilia enhavo, informoj, konitaĵoj, scioj, do io kio estas esence senpeza, bedaŭrinde la papero, la fizika portanto de tiuj informoj, scioj aŭ konitaĵoj, estas peza. La bitoj de Claude SHANNON estas leĝeraj, la atomoj de DEMOKRITO estas pezaj.

Etiquetas:

6.2914-75.5361