2006-01-23

Zom-lenso plus diĝita ampleksigo

Mi ŝatas fotadon, kaj por mi estas grava, en fotilo, ĝia zoma kapablo, ne nur por alproksimigi objektojn, sed por havi pli da liberon por selekti el videbla sceno kion oni volas foti, libero kiu estas nula se la fotilo havas lenson de fiksita fokusdistanco. Kiel mi menciis en antaŭa blogaĵo, mi ŝatas mian plejnovan diĝitan fotilon, Panasonic Lumix DMC FZ2, pro ĝia zom-lenso.
Rigardu la tuj sekvantan foton, kaptita per la plej eta fokusdistanco de la lenso, kie malproksima preĝejo ampleksas nur proksimume kvin pikselojn horizontale, preskaŭ nevidebla ↓

Kaj nun rigardu la sekvantan foton, kie mi uzis produton de optika zomo 12-obliga (Leica lenso) ree multobligita per diĝita "zomo" 2.2-obliga. Do, la preĝejo ampleksas proksimume 125 pikselojn horizontale (26.4-obla ampleksigo entute)↓

Kompreneble, la originalaj fotoj estas pli grandaj kaj bonaj: tiuj afiŝitaj estis malgrandigitaj kaj ilia kvalito iom malbonigita por malpliigi la kvanton de bajtoj por plirapidigi la montron en Interreto. Mi volas klarigi ke 2.2X ne estas la maksimuma diĝita multobligo de la fotila diĝita "zomo", tio estas 3X.

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi scivolemas, ĉu ĉe la pli multekostaj fotiloj -- mi nur havas ĉipan, ĉar mi ne tiom fotemas -- ne estas tiu ĝena hezitemo inter la butonpremo kaj la registro. Per la mia tute neeblas plaĉe foti moviĝantajn objektojn, ekzemple paradojn. Eble se mi havus pli rapidan, kun mirinda zomado kiel la via, mi pli fotus.

Ken

1/25/2006 07:18:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Ken:
Lau mi legas, tio verŝajne estas problemo de la diĝitaj fotiloj kiun la fabrikantoj devas klopodi solvi: malpliigi la tempon (prokraston) inter butonpremo kaj registro. Mi ne taksis ankoraŭ mian fotilon rilate tion (foti rapide moviĝantan subjekton), nek vidis ankoraŭ komparon pri tia mezuro inter fotiloj. Oni devas serĉi pri tio en interreto (angle: "digital camera lag" kaj "digital camera delay").

1/25/2006 07:51:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Luis, mi ne povas kompreni, kial vi, iam laborinta pei la plenkadraj filmaj fotiloj de Pentax, Nikon kaj Minolta, povas laŭdi la diĝitan "sapujon" DMC-FZ2? Ja la lasta estas tre speciala instrumento, destinita preskaŭ ekskluzive por la mallarĝangula telefotado "de birdetoj en la arbaro", kies sola avantaĝo estas la kompakteco... Ĉu al vi plaĉas la bildkvalito post la menciitaj kameraoj? Ĉu vi neniam spertis la bezonon je pli angullarĝa bildo, ol ebligas la laŭdata transfokatoro de Leica, tenante en la manoj ĉi tiun fotilon? Ĉar vi delonge okupiĝas pri fotografio, eĉ amatore, vi devus scii, ke la obl-kvanto de zumo ne estu pli ol 2,5-3, se vi atendas de ĝi la pli-malpli tolereblan bildkvaliton... La 12-obla! - terure, ĉe la ekstremoj de la fokusdistancoj la aberacioj senevite estas tiomaj, ke oni flustru pri la monde konata nomo de la lensoproduktanto, descendinta sub tianivelan kvalitniĉon. Ja antaŭ dekoj da jaroj Leica eĉ ne eron estis cedanta je senkompromiseco de la bildkvalito. Ve... Pliprave vi devu verki blogaĵon kiel Panasonic kompromitas Leica-n.
En via stato, supozane, ke ĉe vi restis iuj lensoj, ekz. far Pentax, mi preferus akiri "korpon" de la diĝita Pentax*istD (*istDS), - mi asertas, ke la impresdiferenco estos tioma, ke vi senhezite enrubujigos IXUS-ojn, Lumix-ojn kaj ceterajn Mavica-jn...
Amike, Valentin. v007#bk.ru

2/23/2006 08:46:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361