2006-01-26

Du specioj voje al estingiĝo

Kun bedaŭro kaj surprizo mi ĵus legis ke kompanio Sony decidis ĉesigi la produktadon de siaj hundoida kaj homoida robotoj, nomataj respektive Aibo kaj Qrio. Laŭ la ricevitaj informoj, Sony vendis, ekde 1999 ĝis nun, pli ol 150.000 robothundojn, kaj Qrio ankoraŭ ne estis vendata produkto. La decido ĉesigi la robotikan fakon de la kompanio celas malpliigi kostojn, kaj krom la tranĉo de la robotika fako, ankaŭ estos ĉesigata la produktado de la eta magnetofono Walkman, aperinta en 1979. Mi komprenas la decidon pri ĉi-lasta muzikilo ĉar jam la konkurado estas la diĝitaj muzikiloj kun solidstata memoro, sistemo MP3, ktp. Tamen, pri la robotika fako mi ne estas konvinkita ke tio estis bona decido strategie, ĉar robotiko estas grava industrio por la estonteco, jam la konkurado por aliaj kompanioj, kiel Honda kun sia roboto Asimo, estas iom pli malforta pro la malapero de Qrio.
La novaĵo suprizis min ĉar freŝdate -la pasintan decembron- mi blogis pri Qrio: mi rakontis pri ĝia nova tria okulo.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361