2006-02-04

Pakante pentraĵojn

Ni daŭras en la pretigado de la transloko de nia loĝejo. Post paki preskaŭ ĉiujn librojn de nia biblioteko en dek skatolojn (mi lasis nepakitaj kelkajn kiujn mi bezonas dum la tujvenontaj tagoj), nun estis tempo por komenci paki, per kartono, la pentraĵojn kiuj pendis ĉe la muroj. Mia edzino ŝatas havi multajn pentraĵojn, sed verŝajne ne estos lokebleco en la apartamento kie ni ekloĝos por pendigi ĉiujn kiujn ni nun havas; do eble ni devas vendi aŭ donaci kelkajn.

Etiquetas:

6.2914-75.5361