2006-02-24

Finfine en mia nova loĝejo

Karaj legantoj: La anoncita translokiĝo mia al alia loĝejo finfine okazis, post atendado pli longa ol planite, ĉar la pretigado de la nova apartamento far la kontraktitaj laboristoj ne estis tiel rapida kaj senproblema kiel ni esperis.
Krom multe da laboro mia kaj de mia edzino por aranĝi ĉiujn aĵojn en la nova loĝejo, ekde la 17a de februaro, ankaŭ mi ŝanĝis mian provizanton de interreta ŝalto, kaj pro ambaŭ kaŭzoj mi restis dum unu semajno sen interreto, kaj eĉ kun la komputilo ne uzata. Mi reuzis la komputilon kaj reŝaltiĝis al interreto nur hieraŭ nokte.
Nu, mi nun esperas ke la vivoritmo ĉe ni normaliĝos iom post iom, same kiel mia pli ofta blogado. En la supra parto de la konstruaĵo kie mi ekloĝas, estas ebleco rigardi panoramon de parto el mia urbo, do mi afiŝos kelkajn fotojn en venontaj blogaĵoj.

Etiquetas:

6.2914-75.5361