2006-04-02

Naskotago de Stanisław ULAM

Stanisław Marcin UlamMorgaŭ, lundo 3a de aprilo, estos datreveno de la naskotago de matematikisto Stanisław Marcin Ulam. Li naskiĝis 97 jarojn antaŭe en Pollando. Ulam estis elstara en teorio kaj en aplikado de matematiko, li laboris en pluraj branĉoj de tiu scienco. En Aroteorio -kiam li aĝis proksimime 20 jarojn- malkovris li gravajn propraĵojn de aroj nefiniaj, aroj pri kiuj li daŭre laboris.
Ulam estas konata precipe pro du kontribuaĵoj interligitaj: la dezajno de efika fuzia atombombo kaj la pludisvolvo, apliko kaj disvastigo de la tielnomataj montekarlaj metodoj.
La fuzia atombombo (kiel la hidrogena bombo) baziĝas sur la fenomeno de atomnuklea kunfandiĝo, kio eligas grandegan energion. En januaro de 1944, lasinte sian instruistan laboron, li eniris en grupon de fizikistoj kiuj tiam disvolvadis atombombon. Tiumomente, matematiko "aplikata" estis novaĵo por li, kaj tiom alte li taksis "puran", teorian matematikon, ke li diris pri si mem al fizikisto Otto FRISCH ke li estis matematikisto "pura" kiu kutimis labori tute per abstraktaj simboloj, sed ke tiutempe li falis tiom malalten ke sia lasta informo enhavis nombrojn verajn, eĉ nombrojn kun decimalaj komoj! Tio ŝajnis al li la kulmino de hontindeco.
La dezajnon de fuzia atombombo, oni plej ofte atribuas al grupkunulo de Ulam, la fizikisto Eduardo TELLER, sed, la rolo de Ulam estis pli grava, kiel rakontas Bengt CARLSON, kunlaboranto de la fizikisto kaj la matematikisto, en artikolo: "Kiel Ulam aranĝis la scenejon", en angla lingvo.
La Montekarlaj Metodoj estas -simple skribite- la uzo de stokastaj provoj por, pere de simulado, solvi matematikajn problemojn astataŭ solvi ilin per analitikaj simbolaj proceduroj. Johano VON NEUMANN kaj Stanislao Ulam komencis apliki tiajn metodojn por studi la difuzon de neŭtronoj en atombombo. Post tiu laboro, tiaj metodoj disvastiĝis inter fizikistoj kaj matematikistoj danke al Ulam kaj aliaj matematikistoj kiel Nikolao Konstanteno METROPOLIS, kaj ankaŭ helpe de la progresoj faritaj en komputiloj. Metropolis baptis "Montekarlo" tiajn metodojn memore pri la ludoj pro kiuj estas konata la distrikto Montekarlo, en la princejo de Monako, ludoj en kiuj aleatoreco rolas gravan parton.
En sia membiografio, titolita Aventuroj de Matematikisto, Ulam rakontas ke iam, iu demandis lin kiel estus la mondo se lia laboro estus pruvinta ke estas neeble fari atombombon; li respondis ke la mondo verŝajne estus pli sekura loko "sen la risko de memmortiga milito kaj plena neniigo. Bedaŭrinde la pruvoj pri neebleco preskaŭ ne ekzistas en fiziko, sed en matematiko, male, tiuj pruvoj estas kelkaj el la plej belaj ekzemploj de pura logiko". Parto el lia membiografio estas en jena LIGO.
Stanislao Ulam mortis en 1984 pro subita kor-kolapso.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361