2006-03-17

Studentoj laŭ stiloj de skribitaj ekzamenoj

Kiel instruisto en universitato mi foje devas taksi skribitajn ekzamenojn de gestudentoj, kaj mi rimarkas diversajn tipojn de gestudentoj, laŭ la stiloj de tiuj skribitaj ekzamenoj; jen:
La malordigulo: sia skribaĵo estas ĥaosa, la tekstoj ne estas kie oni ilin atendas, la respondo al iu demando aperas parte en iu loko kaj parte en alia. Iun respondon li ne skribis en sia respondfolio sed en la folio de la demandaro.
La pigremulo: ŝajnas ke li skribas sen skribemo, malforta (ĉu li ne matenmanĝis?). Kvazaŭ li uzis krajonon de moleco 6H kaj per eteta premo.
La nelegebla: tiu kiu skribis per literoj malfacile kompreneblaj. Oni kiel leganta profesoro devas streĉi sian deĉifrivon por kompreni kion li skribis.
La ambiguuloimplikulo: tiu kiu redaktis en implikita maniero, li ĉirkaŭiris la temon kaj ne skribis konkrete tion kio necesas. La respondoj estas ambiguaj.
La strangapensulo: tiu kiu ŝajnas pensi strange kaj eĉ kontraŭe al ni kaj al ĉiuj ceteraj, li skribis strangajn respondojn malsimilaj al tiuj de la aliaj klaskunuloj. Eble en li kaŝiĝas geniulo, sed mi opinias ke tio-ĉi okazas tro malofte.
La suspektindaj kopiemuloj: tiuj kiuj redaktis respondon en egala maniero, sed iome speciala, kian ne facile venas en la kapon de pluraj studentoj, do: suspektige.
La ordigulo klaremulo: Dank' al dio ke li ekzistas. Kontraŭe al la ĝeno kiun oni sentas taksante ekzemenojn de la antaŭaj studentoj, taksi ekzamenon de ordigulo klaremulo estas agrable. La respondoj, pravaj aŭ eraraj, estas kompreneble skribitaj kiel ni instruistoj esperas.
La konfesema nesciulo: Tiu kiu klare skribas ke li ne scias la respondon. Almenaŭ li finas baldaŭ sian ekzamenon kaj ne misutiligas la tempon de la taksonta profesoro.

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi rekonas (kaj amare memoras) ĉiujn tiujn studentotipojn :)

La "ordigulo klaremulo" estis por ni speciala problemo, ĉar tiel relative maloftis la studento, kiu povis sin klare esprimi kaj verki gramatikan anglan frazon, kaj ĝuste literumi, ke ni emis salti pro ĝojo kaj pretervidi ties mankojn.

Sekve ni ofte diris, ke nuntempe iu ajn, kiu ne estas tuta analfabeto, povas ricevi plej bonajn notojn, kaj la estontaj geniuloj inter ili ne distingeblas disde la mezbonuloj. Unu el la rezultoj de la amasedukado...

Ken Miner

3/19/2006 09:50:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361