2006-03-13

Graveco relativa de ortografio

Pepe SjerraPor raporto kiun mi skribis dum la pasintaj tagoj, mi devis legi kelkajn librojn pri la historio kaj disvolviĝo de nia regiono Antjokio (hispane: "Antioquia"), en kies ĉefurbo Medeĝino (hispane: "Medellín") mi loĝas. Allogis min anekdoto kiu montras la spritan menson de kamparano, ne tre edukita homo, konata kiel Pepe Sjerra (hispane: "Pepe Sierra"), naskita en 1848, kiu malgraŭ sia eta "formala" edukado estis laborema kaj sagaca homo por praktikaj aferoj kaj negocoj, kaj fariĝis la plej riĉa homo en Kolombio en tiu epoko:

Iam, li skribis "bjeno", kaj iu homo intencis korekti lin:
- Oni ne skribas "bjeno", sed "bieno".
Al kio S-ro Pepe Sjerra tuj respondis:
- Mi posedas 70 bjenojn, kun "j". Kiom da bienoj vi posedas kun "i"?

(Mi adaptis la anekdoton al La Internacia Lingvo. Hispanlingve la vortoj estas: la ĝusta "hacienda" kun "h" kaj la erara "acienda" sen "h").

Etiquetas: , ,

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi ege ŝatis la anekdoton! Tio ja estas la spirito de entreprenado en libera socio.

Ken

3/14/2006 09:11:00 p. m.  
Blogger SEITONAS diris ...

Hola, soy Pastora y me atreví a decir, por pura ignorancia, que el esperanto es muyyyyy difícil. A la vista está que tengo un desconocimiento total respecto a esta, seguro maravillosa, lengua. Gracias por participar en el blog de las seitonas e incitarme a que empiece a iniciarme, algún día, en el esperanto. Las lenguas son una vía más que tenemos los pobladores del mundo para relacionarnos, aunque a veces no nos entendamos ni utilizando la misma. Esto no ha pasado con nosotros, repito gracias y te animo a volver a participar en nuestro blog, que, aunque nos expresemos en castellano, catalán o inglés a veces cuesta seguirnos.

3/16/2006 04:38:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Kredu min, Pastora : Esperanto estas multe pli facila ol la hispana! Mi ne bone komprenis vian komenton...

...ĉar mi estas franca!
(¡porqué yo soy francese!)

3/30/2006 11:00:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361